Orovnica | |
hungare: Oromfalu, germane: Hromitz | |
municipo | |
Oficiala nomo: Orovnica | |
Ŝtato | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Banská Bystrica |
Distrikto | Distrikto Žarnovica |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Tekov |
Montaroj | Štiavnické vrchy |
Rivero | Hron |
Situo | Orovnica |
- alteco | 325 m s. m. |
- koordinatoj | 48° 23′ 20″ N 18° 35′ 37″ O / 48.38889 °N, 18.59361 °O (mapo) |
Areo | 14,2457 km² (1 424,57 ha) |
Loĝantaro | 547 (31.12.2011) |
Denseco | 38,4 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1209 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 966 52 |
Telefona antaŭkodo | +421 45 |
Aŭtokodoj | ZC |
NUTS | 580546 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
| |
Retpaĝo: www.orovnica.ocu.sk | |
Portalo pri Slovakio | |
Orovnica (hungare Oromfalu, germane Hromitz) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
Orovnica situas laŭ dekstra bordo de Hron, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Levice-Žarnovica. Zlaté Moravce troviĝas je 20 km.
Historio
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1209 en latina formo "terra Varanza". En la 16-a jarcento la setlejo senhomiĝis. En 1601 oni komputis tie 19 familiojn sed en 1618 ĝi denove senhomiĝis. En 1828 loĝis tie 284 vilaĝanoj en 44 domoj. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Orovnicza, poste ĝi ricevis hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Oromfalu 448 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Bars, al distrikto de Zlaté Moravce, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Orovnica 535 homoj, (524 slovakoj).
Vidindaĵoj
- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Johano de 1934
- skulptaĵo pri Pieta