- La mallongigo VD en Oron VD staras por la svisa Kantono Vaŭdo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Oron. |
Oron | |||||
---|---|---|---|---|---|
Blazono de Oron | |||||
Kastelo Oron | |||||
komunumo en Svislando | |||||
| |||||
Kantono | Vaŭdo | ||||
Distrikto | Lavaux-Oron | ||||
Koordinatoj | 46° 34′ 18″ N 6° 49′ 34″ O / 46.57167 °N, 6.82611 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 34′ 18″ N 6° 49′ 34″ O / 46.57167 °N, 6.82611 °O (mapo) | ||||
Nombro de loĝantoj | 4841 | ||||
Areo | 24,59 km² | ||||
Alteco | 631 m super marnivelo | ||||
Poŝtkodo | 1607 Palézieŭ 1608 Oron-le-Châtel 1610 Oron-la-Ville 1612 Ecoteaux | ||||
Komunumkodo | 5805 | ||||
Mapo de Oron | |||||
Oron estas komunumo en la distrikto Lavaux-Oron en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 4841 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.
Geografio
La komunumo Oron situas en la supra valo de la rivero Brojo en la Vaŭda Mezlando, proksimume 15 kilometrojn orientnordoriente de la kantonĉefurbo Laŭzano. En Oron kunfluas la diversaj fontriveroj de Brojo. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Bussigny-sur-Oron, Châtillens, Chesalles-sur-Oron, Ecoteaux, Oron-la-Ville, Oron-le-Châtel, Palézieux, Les Tavernes, Les Thioleyres kaj Vuibroye.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 24,59 km², de kiuj 17,1% estas kovritaj de arbaro, 71,1% servas por agrikulturo kaj 10,6% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
La komunumo Oron limas en nordo al Rue FR (FR) kaj Chapelle (Glano) (FR), en nordnordoriento al Maracon, en oriento al Remaufens (FR), en orientsudoriento al Attalens (FR), sudoriento al Bossonnens (FR), en sudsudoriento al Granges (Veveyse) (FR), en sudsudokcidento al Puidoux, en sudokcidento al Forel (Lavaux), en okcidento al Essertes, kaj en nordnordokcidento al Auboranges (FR).
Trafiko
Tra Oron pasas la kantona ĉefvojo n-ro 154 de Laŭzano al Bulle kaj la kantona ĉefvojo n-ro 155 de [[]] al Romont. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A12 situas 12 kilometrojn oriente de la komunumo apud Châtel-Saint-Denis. La vilaĝo Palézieux estas loka fervojnodo, kie disbranĉiĝas la gravaj trajnlinioj de Laŭzano al Moudon kaj de Laŭzano al Romont. Ekzistas ankaŭ stacidomoj en Châtillens kaj en Oron-le-Châtel. De Oron-la-Ville pluraj bus- kaj poŝtaŭtolinioj kondukas al la ĉirkaŭaj vilaĝoj.
Historio
La unua dokumenta mencio de Oron datiĝas el la jaro 280 kiel Uromago en la Vojaro de Antonio (latine itinerarum antonini). Dum mezepoko Oron estis la centro de senjorujo kiu sub la suvereneco de la reĝolando Burgonjo apartenis al la Monaĥejo Saint-Maurice. Sub la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Oron unue apartenis al la Voktejo Moudon kaj ek de 1557 ĝi estis centro de aparta voktejo. En 1798 ĝis fariĝis distriktĉefloko de la samnoma helveta distrikto. En la jaro 1803 Oron-la-Ville kaj Oron-le-Châtel disiĝis kaj fariĝis apartaj komunumoj. Distriktĉefloko estis ĝis 2007 Oron-la-Ville. [3]
La unua dokumenta mencio de Palézieux datiĝas el la jaro 1134 kiel Palaisol. En la jaro 1344 Palézieux ricevis de la grafoj de Grejerco urborajton. Post la bankrotiĝo de la Grafolando Grejerco Palézieux estis atribuita al la berna Voktejo Oron kaj perdis sian urban statuson.[4]
La hodiaŭa komunumo Oron estis kreita kun efiko de la 1-a de januaro 2012 per kunigo de la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Bussigny-sur-Oron, Châtillens, Chesalles-sur-Oron, Ecoteaux, Oron-la-Ville, Oron-le-Châtel, Palézieux, Les Tavernes, Les Thioleyres kaj Vuibroye.[5]
Vidu ankaŭ
- Aliaj lokoj kun la nomo Oron
- Oron (stacidomo)
- Châtillens (stacidomo)
- Palézieux (stacidomo)
- Palézieux-Village (stacidomo)
Notoj kaj referencoj
- ↑ Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo
- ↑ Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
- ↑ Fonto: Emmanuel Abetel: Oron en Historia Leksikono de Svislando (2010-09-21)
- ↑ Fonto: Emmanuel Abetel: Palézieux en Historia Leksikono de Svislando (2009-11-18)
- ↑ Vidu: Dekreto pri la kunigo de la komunumoj Bussigny-sur-Oron, Châtillens, ... (en la franca lingvo)
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo de la komunumo Oron Arkivigite je 2015-11-23 per la retarkivo Wayback Machine
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Oron – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|