Orlice estas la plej granda orientbohemia alfluanto de Elbo. En plejgranda longeco de sia fluo ĝi estas kreata per rivera duopo - Divoká Orlice (traduko estas Sovaĝa Orlice), kiu fontas en torfejoj en Pollando, kaj Tichá Orlice (traduko Mallaŭta Orlice) fontanta sur supro de Jeřáb en regiono de Jesenikoj. Dum la longeco de fluo de la kunigita Orlice mezuras sole 35 km, ambaŭ fontaj riveroj estas fakte pli grandaj - Divoká Orlice superas en teritorio de Ĉeĥio distancon 99,3 km, Tichá Orlice poste 107,5 km.
Proksimaj turismaj celoj
- urbo Králíky
- urbo Jablonné nad Orlicí
- urbo Letohrad
- urbo Ústí nad Orlicí
- urbo Choceň
Bibliografio
- Stanislav Štefáček:Encyklopedie vodních toků Čech, Moravy a Slezska, Nakladatelství Miloš Uhlíř - Baset, 2008
Eksteraj ligiloj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.