Orličky | |||
germane Adlerdörfel | |||
municipo | |||
Vilaĝplaco en Orličky | |||
|
|||
Oficiala nomo: Orličky | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Ústí nad Orlicí | ||
Administra municipo | Jablonné nad Orlicí | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Orlica montaro | ||
Rivero | Orličský potok | ||
Situo | Orličky | ||
- alteco | 596 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 02′ 24″ N 16° 40′ 31″ O / 50.04000 °N, 16.67528 °O (mapo) | ||
Katastro | 8,64 km² (864 ha) Orličky | ||
Loĝantaro | 281 (2023) | ||
Denseco | 32,52 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1588 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 561 55 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0534 | ||
NUTS 5 | CZ0534 580724 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Orličky | |||
Retpaĝo: www.orlicky.com | |||
Portalo pri Ĉeĥio | |||
Vilaĝo Orličky situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, ĉe neĉefa ŝoseo 6 km oriente de la urbo Jablonné nad Orlicí, sur deklivoj de la monto Suchý vrch. Vivas ĉi tie 281 loĝantoj (2023).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Jamné nad Orlicí, Jablonné nad Orlicí, Králíky, Těchonín, Červená Voda, Čenkovice kaj Bystřec.
Historio
Orličky (germane Adlerdörfel) verŝajne ekestis per koloniigo en tempoj de reĝo Přemysl Otakar la 2-a kiu prisetladis la regionon per germanoj venigitaj el Germanujo. Nomo de la vilaĝo estis derivita de rivereto enfluanta en Jablonné nad Orlicí en riveron Tichá Orlice. En la vilaĝo verŝajne estis vitrofandejo, por kiu oni senarbigadis terenon en ĉirkaŭaĵo.
Loĝantaro
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 1 064 |
1880 | 1 036 |
1890 | 1 059 |
1900 | 893 |
1910 | 800 |
1921 | 762 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 709 |
1950 | 337 |
1961 | 309 |
1970 | 309 |
1980 | 279 |
1991 | 251 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 279 |
2014 | 305 |
2016 | 308 |
2017 | 301 |
2018 | 302 |
2019 | 290 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 282 |
2021 | 269 |
2022 | 289 |
2023 | 281 |
Memorindaĵoj
Preĝejo
Sur monteto en la vilaĝo estas en tombejo baroka preĝejo de Sankta Johano Nepomuka el la jaro 1778. Ĝi estas ununava kun presbiterejo interne duoncirkla, ekstere poligona kun prisma turo super la okcidenta fronto. Triaksan fronton superas segmenta pinjono. La presbiterejo estas volbita per konĥo kun prusa plataĵo, en la navo estas tri kampoj de kruca volbo kaj masonita ĥorejo.
La ekipaĵo estas el la dua duono de 18-a jarcento. Ĉefaltaro estas portala kun statuoj de Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo kaj repentrita bildo de Sankta Johano Nepomuka el galerio de familiaro Lichtenštajn en Vieno. Flanka altaro de Ĉieleniro de Sankta Maria estas ornamita per novtempa bildo, la predikejon ornamas statuoj de Sankta Joakimo kaj de Sankta Anna.
Popola arĥitekturo
En la vilaĝo estas kelkaj ĉarpentitaj domoj el la 19-a jarcento.
Statuoj
- Kalvario ĉe malsupra rando de la vilaĝo estas el la jaro 1775
- Sankta Johano Nepomuka el la jaro 1785 sur soklo kun reliefoj
- Krucifikso apud la enirejo en tombejon el la jaro 1812 staras sur voluta soklo kun figura reliefo
- Kalvario ĉe la vojo al Jablonné nad Orlicí estas el la jaro 1834
- Sankta Triunuo ĉe la vojo al Jablonné nad Orlicí estas el la duono de 19-a jarcento.
Literaturo
- Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.