Subjekto de Rusia federacio | |
Orjola provinco Орловская область | |
|
|
Flago | Blazono |
provinco de Rusio | |
---|---|
Administrado | |
Federacia regiono | Centra federacia regiono |
Administra centro | Orjol |
Guberniestro | Andrey Klychkov (ekde ) |
Fondita | 27-a de Septembro 1937 |
Demografio | |
Loĝantaro | 786 935 loĝantoj (Stato: 14-a de oktobro 2010)[1] |
Loĝdenso | 32 loĝ./km² |
Oficiala lingvo | rusa |
Etnoj | rusoj (96,1 %) ukrainoj (1,0 %) (Stato: 2010) |
Geografio | |
Areo | 24 652 km²[2] |
Pliaj informoj | |
Horzono | UTC+3 |
Poŝtkodoj | 302000–303999 |
Aŭtokodoj | 57 |
OKATO | 54 |
ISO 3166-2 | RU-ORL |
Retpaĝaro | www.adm.orel.ru |
Orjola provinco (ruse Орловская область) estas provinco en sudokcidenta parto de Rusio en Eŭropa parto etendiĝanta sur ebenaĵo kaj sur deklivoj. La plej alta punkto estas 282m. La provinco fondiĝis en 1937. Laŭ la stato de 2021 en la provinco vivis 724 686 loĝantoj sur areo de 24 652 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 29 loĝantoj/km².
Oni minadas en la provinco feroercon.
Ekde 2006 267 municipoj funkcias (3 urbegaj municipoj, 24 distriktaj municipoj, 17 urbaj municipoj kaj 223 vilaĝaj municipoj).
La plej gravaj urboj (en mil) estas: Orjol 329 (industria centro); Livni 52 (maŝinindustrio); Mcensk 46,5; Bolĥov 12 (mebloprodukto); Znamenka 12; Nariŝkino 10; Verĥovje 8; Kolpni 7; Kromi 7; Glazunovka 7; Dmitrovsk 6.
Referencoj
- ↑ Itogi Vserossijskoj perepisi naselenija 2010 goda. Tom 1. Čislennostʹ i razmeščenie naselenija (rezultoj de la tutrusa censo 2010. Volumo 1. Nombro kaj disigo de la loĝantaro). Tabeloj 5, p. 12–209; 11, p. 312–979 (Elŝuto de la retpaĝaro de la Federacia servo por ŝtata statistiko de la Rusa federacio)
- ↑ Administrativno-territorialjnoe delenie po subjektam Rossijskoj Federacii na 1 janvarja 2010 goda (Administrativ-teritoria grupigo laŭ subjektoj de la Rusia federacio la 1-an de Januaro 2010). (Elŝuto de la retpaĝaro de la Federacia servo por ŝtata statistiko de la Rusia federacio)
Eksteraj ligiloj
Ĉefurbo: Moskvo
Belgoroda provinco | Brjanska provinco | Ivanova provinco | Jaroslavla provinco | Kaluga provinco | Kostroma provinco | Kurska provinco | Lipecka provinco | Moskva provinco | Moskvo | Orjola provinco | Rjazanja provinco | Smolenska provinco | Tambova provinco | Tula provinco | Tverja provinco | Vladimira provinco | Voroneĵa provinco