La plej fruaj konataj vivoformoj estas supozataj fosiliigitaj mikroorganismoj, trovitaj en hidrotermikaj ellasaj precipitaĵoj, kiuj eble vivis jam 4.28 Gya (antaŭ miliardoj da jaroj), relative baldaŭ post la formado de la oceanoj 4,41 Gya, kaj ne longe post la formado de la tereno 4,54 Gya.

Abiogenezo, en biologio, estas la termino por spontanea genezo, kiu estas la teorio laŭ kiu plene formitaj vivaĵoj estiĝas el nevivanta materio.

La teorio venas de la observo pri subita apero de muŝlarvoj en putra viando, aŭ de subita apero de plenkreskaj birdoj en arboj sen iam vidi birdidojn, ktp.

La unuan paŝon en la scienca refuto de la teorio faris la italo Francesco Redi, kiu, en 1668, pruvis ke neniu muŝlarvo brediĝis en viando, de kiu muŝoj estis forbaritaj per per dratgazo kaj, do, sur kiu ili ne povis meti ovojn. Ekde la 17-a jarcento, pli kaj pli montriĝis, ke almenaŭ por facile videblaj organismoj, abiogenezo ne okazis, sed ĉiu vivaĵo venis el jam ekzistanta vivaĵo.

La teorio, ke nunaj vivaĵoj devenas nur de aliaj vivaĵoj estas aparta de la teorio ke la unuaj vivaĵoj evoluis el la praaj ĥemiaj procezoj. Kiam oni nuntempe parolas pri abiogenezo, oni ofte intencas la teorion de la unuaj praaj vivaĵoj. Por eviti konfuzon, la fenomenon pri ekesto de la unuaj vivaĵoj el neorganika materio oni eventuale povas nomi biogenezo, pragenezo, arĥegenezo, paleogenezoarĥebiozo.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.