Originala Verkaro | ||
---|---|---|
Aŭtoro | Ludoviko Lazaro Zamenhof | |
Eldonjaro | 1929 | |
Urbo | Lepsiko | |
Eldoninto | Ferdinand Hirt & Sohn | |
Paĝoj | 605 | |
La Originala Verkaro (kutime mallongigita OV) estas libro enhavanta antaŭparolojn, gazetartikolojn, traktaĵojn, paroladojn, leterojn kaj poemojn de L. L. Zamenhof. La diversaj dokumentoj estas kolektitaj kaj ordigitaj de Johannes Dietterle kaj eldonitaj de Hirt & Sohn en la jaro 1929 en Lepsiko. Fotorepreso aperis en 1983 en Osaka ĉe Oriental-Libro. Siatempe la libro estis la plej ampleksa kolekto de Zamenhofaj tekstoj kaj dum jardekoj la precipa referenc-verko pri Zamenhofaj eldiroj kaj de la esperantologio.
En 1948 ĝi estas kompletigita de la "Leteroj de L. L. Zamenhof - la tragedio de lia vivo rivelita de lia ĵus retrovita korespondo kun la francaj eminentuloj", prezentita kaj komentita de Gaston Waringhien. Tiuj "Leteroj" estas eldonitaj duvolume fare de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) el Parizo.
Hodiaŭ ĝian rolon de scienca referenc-verko transprenis la volumoj de la serio "Iam kompletigota plena verkaro de L. L. Zamenhof" [1] de la japano Ludovikito, t.e. Itô Kanzi.
Tiu verko estas (tute aŭ parte) entenata en la rete alirebla Tekstaro de Esperanto.
Historiaj recenzoj
|
|
|
Referencoj
- ↑ ekzemple la Unuaj Libroj por Esperantistoj
Bibliografio
- Haupenthal, Reinhard 1967 : Revizio de la Originala Verkaro. En: Heroldo de Esperanto, 1967/9, p. 1.
- Stancliff, Fenton (kompil.) 1937 : Konkordanco al la Originala Verkaro de Zamenhof, Represo el Scienca Gazeto, Amerika Esperanto-Instituto, Rockford, Illinois, 50 p.
Eksteraj ligiloj
- Enciklopedio de Esperanto/O en sia originala formo en la Interreto
- PDF-dosiero ĉe Wikimedia Commons
- Artikoloj Arkivigite je 2008-05-09 per la retarkivo Wayback Machine pri la Originala Verkaro en Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (EBEA)
- Katalogo de CDELI
- Katalogo de Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj
- Katalogo de Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience
- Katalogo "Erfgoedbib" en LibraryThing
- Katalogo de Kataluna Esperanto-Asocio
- Katalogo de Nacia Biblioteko de Esperanto
- Katalogo de Universitato de Amsterdamo