Orienteŭropa ebenaĵo | |||
---|---|---|---|
ebenaĵo • Russian Large Landscape [+] | |||
Landoj | Rusio, Belorusio, Ukrainio | ||
Koordinatoj | 57° 30′ 0″ N, 40° 0′ 0″ O (mapo)57.540Koordinatoj: 57° 30′ 0″ N, 40° 0′ 0″ O (mapo) | ||
Orienteŭropa ebenaĵo | |||
Vikimedia Komunejo: East European Plain [+] | |||
La orienteŭropa ebenaĵo estas geografie tre ampleksa pejzaĝo, kiu konsistigas la plej grandan unuecan pejzaĝan teritorion de Eŭropo kaj ampleksas la regionojn okcidente de la montaro Uralo en Orienta Eŭropo.
La rusa parto de ĝi konsideriĝas unu de la rusiaj pejzaĝegoj.
Etendiĝo
La orienteŭropa ebenaĵo kovras preskaŭ la tutan areon de la eŭropa parto de Rusio. La randaj zonoj de la ebenaĵo tamen ankaŭ kovras (grandajn) partojn de la ŝtatoj Estonio, Latvio, Litovio, Pollando, Belorusio, Ukrainio, Moldavio kaj Kazaĥio. Kiel ĉe multaj geografiaj zonoj, estas malfacile ekzakte fiksi la limojn de la orienteŭropa ebenaĵo, sed pli-malpli ekzistas la sekcaj limoj:
Norde la orienteŭropa ebenaĵo limiĝas de la Barenca Maro, nordoriente de la Paj-Ĉoj-Montaro, oriente de la montaro kaj rivero Uralo. Sude ĝi atingas la Kaspian Ebenaĵon, la nordan parton de la montaro Kaŭkazo kaj la bordon de la Nigra Maro. Okcidente ĝi tuŝas la Volinan-Podilan Ebenaĵon, la Pripjataj Marĉoj kaj la Baltian Altaĵon (pli okcidente sekvas la Nordgermana Malaltebenaĵo). Norde de Baltio la orienteŭropa ebenaĵo limas al la Finna Golfo, kaj nordoriente de Karelio al la Blanka Maro.
Pejzaĝoj
Ene de la orienteŭropa ebenaĵo fluas la la sekvaj grandaj pejzaĝoj (pli-malpli de nordo al sudo):
- Timana Altaĵo – fontoregiono de la riveroj Mezen kaj Viĉegda
- Nordrusia Malaltebenaĵo – rivera regiono de Norda Dvino kaj Peĉora
- Nordrusia Altaĵo – fontoregiono de Jug kaj Unĵa
- Baltia Altaĵo – rivera regiono de Nemunas, Pregolja kaj Vistulo
- Valdaja Altaĵo – fontoregiono de Volgo, Dnepro kaj Daŭgavo
- Moskva Altaĵo – fontoregiono de Klazjma
- Mezrusia Altaĵo – fontoregiono de Okao, Don kaj Donec
- Smolenska Altaĵo – fontoregiono de Moskva kaj Desna
- Belarusia Altaĵo – fontoregiono de Nemunas kaj Berezina
- Ĉevolga Altaĵo – fontoregiono de Medvjediza kaj Sura.
- Polesio – kun la pripatjaj marĉoj kaj la rivero Prjpjato
- Volinia-Podila Altaĵo – fontoregiono de la rivero Suda Bug
- Jergenia Altaĵo – fontoregiono de la rivero Sal
- Kaspia Ebenajo – rivera regiono de Volgo, Uralo kaj Kura
- Doneca Altaĵo – sen menciindaj riveroj
- Maniĉa Malaltebenaĵo – regiono de la rivero Maniĉo
Riveroj
Ene de la orienteŭropa ebenaĵo fluas la la sekvaj grandaj riveroj (de la plej longa al la kompare plej mallonga):
Urbegoj
Ene de la orienteŭropa ebenaĵo situas interalie la sekvaj urbegoj (pli-malpli de nordo al sudo):
- Arĥangelsko – Rusio
- Sankt-Peterburgo – Rusio
- Talino – Estonio
- Permjo – Rusio
- Jaroslavl – Rusio
- Tver – Rusio
- Rigo – Latvio
- Kaliningrado – Rusio
- Niĵnij Novgorod – Rusio
- Kazan – Rusio
- Moskvo – Rusio
- Ufa – Rusio
- Vilno – Litovio
- Samara – Rusio
- Varsovio – Pollando
- Saratov – Rusio
- Kievo – Ukrainio
- Ĥarkivo – Ukrainio
- Volgogrado – Rusio
- Dnipropetrovsko – Ukrainio
- Donecko – Ukrainio
- Kiŝinevo – Moldavio
- Rostovo ĉe Dono – Rusio
- Odeso – Ukrainio
- Astraĥano – Rusio
Ŝtatoj
Ene de la orienteŭropa ebenaĵo situas interalie la sekvaj ŝtatoj (pli-malpli de nordo al sudo):