| ||||
---|---|---|---|---|
Orienta Makedonio kaj Trakio | ||||
Περιφέρεια Ανατολικής Μακεδονίας και Θράκης | ||||
regiono de Grekio | ||||
Bazaj informoj | ||||
ŝtato: | Grekio | |||
areo: | 14.157 km² | |||
nombro de loĝantoj: | 623.248 (2001) | |||
loĝdenso: | 44,02 loĝantoj po km² | |||
administra centro: | Komotini | |||
provincoj (νομοί): | 5 | |||
kodo laŭ normo ISO: | GR-A | |||
kodo laŭ normo NUTS: | GR11 | |||
retpaĝo: | www.remth.gr | |||
Orienta Makedonio kaj Trakio (greke Ανατολική Μακεδονία και Θράκη - Anatolikí Makedonía ke Thráki) estas unu el la 13 administraj regionoj de Grekio. Ĝi konsistas el la orienta parto de la greka Makedonio kaj la greka (suda) parto de la historia regno Trakio.
Al la historia parto de la greka Makedonio apartenas la provincoj ("prefektujoj", νομοί - nomí):
- 1. Dramo (Δράμα/Dráma), administra centro estas la samnoma urbo Dramo (Δράμα/Dráma)
- 2. Kavalo (Καβάλα/Kavála), administra centro la samnoma urbo Kavalo(Καβάλα/Kavála)
Al la greka parto de la historia regno Trakio apartenas la provincoj:
- 3. Ksantio (Ξάνθη/Xánthi), administra centro Ksantio (Ξάνθη/Xánthi)
- 4. Rodopo (Ροδόπη/Rodópi, nomata laŭ la montaro Rodopo, kies plej granda parto situas en Bulgario), administra centro Komotini (Κομοτηνή/Komotiní) kaj
- 5. Evroso (Έβρος/Évros), administra centro Alexandrupolis (Αλεξανδρούπολη/Alexandrúpoli)
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.