Organizaĵo de Nereprezentitaj Nacioj kaj Popoloj | |||||
---|---|---|---|---|---|
Membroj de UNPO. Eksaj membroj estas en malhelgriza. | |||||
internacia organizaĵo | |||||
Komenco | 11-a de februaro 1991 vd | ||||
Sidejo | Hago | ||||
Lingvoj | |||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
La Organizaĵo de Nereprezentitaj Nacioj kaj Popoloj (angle Unrepresented Nations and Peoples Organization, mallongigita UNPO) estas internacia organizaĵo fondita la 11-an de februaro 1991, kies membroj estas aŭtoktonaj socioj (ekz. indiĝenaj aŭstralianoj), okupataj nacioj (ekz. Tibeto, Ĉeĉenio), naciaj minoritatoj (ekz. hungara minoritato en Rumanio), sed ankaŭ landoj esence sendependaj, tamen sen sia reprezentanto en tiaj institucioj kiel Unuiĝintaj Nacioj (ekz. Tajvano). Ĝiaj membroj estas indiĝenaj popoloj, okupataj landoj, parolantoj de minoritataj lingvoj kaj aliaj grupoj kiuj strebas al la defendo de siaj rajtoj kaj de siaj kulturoj kiuj ĝenerale ne trovas sufiĉan defendon en la koncernaj ŝtatoj[1].
Sidejo de UNPO estas en Hago.
Celoj de la organizaĵo
Celo de la organizaĵo estas protekto de homrajtoj, rajto konservi sian propran nacian kaj kulturan identecon, kaj ankaŭ memstariĝon, protekto de la medio kaj serĉado de pacaj solvoj de konfliktoj kadre de nacia fono.
Organizaĵo nombras 47 membrojn de ĉiuj kontinentoj. Celoj de reprezentatj socioj (depende de la konkreta nacio) eatas diversaj - de kultura aŭtonomeco, konservo de la lingvo, rajto al tradicia vivmaniero, ĝis plena sendependeco. Kelkaj antaŭaj membroj de UNPO estas jam sendependaj ŝtatoj: Armenio, Estonio, Kartvelio, Latvio, Palaŭo kaj Orienta Timoro.
Membroj de UNPO (kun la dato de aliĝo)
Ameriko
- Mapuĉoj (1993)
Afriko
- Ogadeno (2010)
- Oromio (2004)
- Somalilando (2004)
- Tvaoj de la Grandaj lagoj (1993)
- Zanzibaro (1991)
Azio
- Ahvazoj (iranaj araboj) (2003)
- Asirianoj (1991)
- Irana Azerbajĝano (2007)
- Baluĉistano (2008)
- Ĉitagongo (2001)
- Ŝtato Ĉin (2001)
- Gilgit-Baltilando (2008)
- Hmongoj (2007)
- Iranaj kurdoj (2007)
- Kordilera Administra Regiono (1991, membroj-fondintoj)
- Aŭtonoma Regiono Kurdistano (1991)
- Aŭtonoma Regiono en Islama Mindanao (2010)
- Interna Mongolio (2007)
- Nagalando (1993)
- Sindo (2002)
- Respubliko de la Sud-Molukoj (1991)
- Tajvano (2001)
- Irakaj turkmenoj (1991)
- Tibeto (1991)
- Vjetnamaj kmeroj (2001)
Eŭropo
Estintaj membroj (nun sendependaj ŝtatoj)
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Retejo de UNPO
- Retejo de UNPO pri regionaj novaĵoj Arkivigite je 2008-12-27 per la retarkivo Wayback Machine
Referencoj
- ↑ (eo) Carlo Minnaja, Ranoj, civitanoj kaj samideanoj, Academia.edu,