Organizaĵo Todt | ||
---|---|---|
Organisation Todt | ||
kvazaŭmilitistaro | ||
Komenco | 1938 vd | |
Fino | 10-a de oktobro 1945 vd | |
Lando(j) | Nazia Germanio vd | |
Sidejo | Berlino | |
Agareo |
milita inĝenierio | |
Fondinto(j) | Fritz Todt vd | |
Organizaĵo Todt (OT) estis grupo de konstruinĝenieriko kaj milita inĝenierarto de nazia Germanio. Ĝi havis la nomon de sia fondinto kaj estro ĝis ties morto en 1942, Fritz Todt, inĝeniero kaj grava nazio, kiel ĝenerala mandatulo por la regulado de la konstruindustrio (Generalbevollmächtigter für die Regelung der Bauwirtschaft). La organizaĵo estis ŝarĝita per la realigo de multaj konstruprojektoj, en la civila kaj milita sektoroj, tiom en Germanio, dum la periodo kiu antaŭis la milito kaj dum tiu ĉi, kiom en la landoj de Eŭropo sub nazia regado, de Francio ĝis Rusio. Preskaŭ ĉiuj gravaj konstruaj operacoj dum la dua mondmilito estis realigitaj de tiu organizaĵo: armadfabrikoj, submarŝipaj bazoj kaj fortikaĵlinioj, kiaj la Atlantika muro aŭ la linio Gustave.
Dum la milito, OT enhavis nur malgrandan nombron da estroj, teknikaj konsilistoj kaj arkitektoj, sed laborigis egan nombron da eksterlandaj laboristoj (1 400 000 en 1944), precipe tra la trudita laboro, kadre de la STO administrata de Fritz Sauckel (1894-1946).
Historio
La historio de la organizaĵo dividiĝas en tri grandaj periodoj :
- 1933 - 1938
Dum tiuj jaroj, la rolo ludata de Fritz Todt ŝuldiĝis precipe al lia posteno de « ĝenerala inspektisto de la germanaj vojoj » (Generalinspektor für das deutsche Straßenwesen). Lia ĉefa tasko konsistis en la konstruado de germanaj aŭtostradoj, por kiu oni uzis la devigan laboron per la Servo pri Laboro de la Regno (germane Reichsarbeitsdienst). - 1938 - februaron 1942
Tiu periodo kolmenciĝis kun la oficiala kreado de la « Organizaĵo Todt » kaj finiĝis per la morto de ties fondinto en aviadila akcidento, la 8-an de februaro 1942. La projektoj de la organizaĵo estis preskaŭ ĉiuj militaj kaj, en 1940, Todt estis nomumita « ministro pri Armado kaj Minucioj » (Reichminister für Bewaffnung und Munition). - Februaron 1942 - majon 1945
Albert Speer (1905-1981) sukcedis al Fritz Todt kaj la Organizaĵo Todt estis integrita en la nova « Ministerio pri Armado kaj militproduktadoj » (Reichsministerium für Rüstung und Kriegsproduktion).
Notoj kaj referencoj
Aneksaĵoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Bibliografio
- france Roland Hautefeuille, 1985, Constructions spéciales : Histoire de la construction par l'Organisation Todt...
- france Rémy Desquesnes, 2003, 1940-1944, L'histoire secrète du mur de l'Atlantique : de l'organisation Todt au débarquement en Normandie, Editions des Falaises. (ISBN 2848110090)
- germane Einsatz der Organisation Todt (Historisches Centrum Hagen)
- germane Fritz Todt (Deutsches Historisches Museum)
- germane Der Reichsarbeistsdienst (Deutsches Historisches Museum)
- angle Robert Gildea, 2002, Marianne in Chains: Daily Life in the Heart of France During the German Occupation, Picador. (ISBN 0312423594).