Oresteo (el la greka Ὀρεσθεύς, «dediĉita al la montara diino») estas la nomo de du roluloj de la helena mitologio, kaj de loko kie loĝis la princo Oresto, laŭlegende:
Oresteo, reĝo de la ozoliaj lokridanoj
Li estis filo de Deŭkaliono kaj Pirro, la nuraj homoj kiuj postvivis la tutmondan diluvon, do li estis frato de Amfiktiono kaj Heleno, inter aliaj. Kelkaj mitologiistoj aldonas la nomojn de Pronoo kaj Maratonio, kiel fratoj siaj, sed tiuj roluloj ne aperas aliloke en la mita rakontaro[1]. Post la diluvo, kiu senpopoligis la tutan teron, Oresteo iĝis reĝo de la ozoliaj lokridanoj, en Etolio[2].
Mirakle, unu el liaj blankaj hundinoj iam naskis lignaĵon, kiun Oresteo plantis subtere en la kredo ke ĝi temis pri dia konsilo. Printempe, spruĉis el ĝi vinberujo, laŭ kies burĝonoj oni nomigis la tiean loĝantaron (en la greka, ὅζοι signifis «branĉoj») [3]. Ankaŭ pro tio, la filo de Oresteo ricevis sian nomon: Fitio (el la tiama vorto por «burĝoni»). Laŭ kelkaj verkisto, tiu lasta estis la patro de Eneo, fama reĝo ankaŭ ligita al vino kaj kultivado de vinberujoj[1].
Antaŭe: | Mitaj reĝoj de Ozolia Lokrido | Poste: |
---|---|---|
Deŭkaliono (Ftiotido) | Oresteo | - |
Oresteo Likaonida
Tiu Oresteo estis filo de la fia reĝo Likaono de Arkadio, kiun Zeŭso aliformigis en lupo pune pro tio ke li plenumadis homajn oferojn. La nomo de lia patrino varias laŭ la fonto, sed la plimulto nomigas ŝin Kileno aŭ Nonakriso. Laŭ kelkaj versioj, Oresteo kaj siaj fratoj partoprenis la murdon de plia frato sia, Niktimo, kiun ili kuiris kaj servis en bankedo por Zeŭso. Kolerite, la dia reĝo detruis la palacon de Likaono kaj elpatrujigis (aŭ metamorfozigis, laŭ la versioj) liajn filojn, la likaonidoj, ankaŭ famaj pro sia malpieco. Laŭ multaj versioj, la krimo de Likaono decidigis Zeŭson ordoni diluvon por malaperigi la homaron.
En ekzilo, Oresteo fondis la eponiman urbon Orestasio, en parto de Arkadio ankoraŭ ne popoligita[4]. Multajn jarojn poste, Oresto orgojle ŝanĝis la nomon de tiu urbeto al Oresteium[5]. Tamen, alternativaj versioj konsideras lin la unua fondinto, dekomence, aŭ ke li nur ŝanĝis la nomon de Azanio, alia urbo en la sama regiono kien li translokiĝis post sia juĝo en Ateno.
Genealogia arbo de la mitaj reĝoj de Ozolia Lokrido kaj Arkadio | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
|
Oresteo, Arkadio
Oresteo estis ankaŭ loko en Arkadio, en la ebenaĵo Parasio, kie Oresto loĝis dum unu jaro laŭ pun-ordono de Apolono[6]. La preskaŭ samnoma urbo antaŭe menciita troviĝis proksime, do eble oni konfuzis ambaŭ lokoj[7].
Referencoj
- 1 2 Pierre Grimal. Dictionnaire de la mythologie grecque et romaine. Eld. Presses Universitaires de France, Parizo, 1951.
- ↑ Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 10.38.1.
- ↑ Hekateo. Pri Ateno, 2.35.
- ↑ Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 8.3.1.
- ↑ Eŭripido. Oresto, 1642.
- ↑ Eŭripido. Oresto.
- ↑ J.M. Nöel. Dictionnaire Universel de la Fable et de la Mytologie.