Ordre des Arts et des Lettres | ||
ordeno | ||
---|---|---|
Branĉoj | • Kavaliro de la Artoj kaj la Leteroj • Oficiro de la Artoj kaj de la Leteroj • Komandoro de la Artoj kaj la Leteroj vd | |
Lando | Francio | |
Fondita en | 2-a de majo 1957 | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
La Ordre des Arts et des Lettres (en Esperanto "Ordeno de la Artoj kaj de la Literaturo") estas franca honoriga ordeno, kiu fondiĝis la 2-an de majo 1957 kaj estas administrata per la franca ministerio pri kulturo. La ordeno estas aljuĝtata al "personoj", kiuj atingis elstarajn meritojn per sia kreado en arto aŭ literaturo, aŭ per sia kontribuo konatigi la artojn kaj literaturon en Francio kaj tutmonde".
Kiam la ŝtata prezidanto Charles de Gaulle en 1963 restrukturigis la ŝtatajn ordenojn de Francio, li tenis tiun-ĉi ordenon. La konsilio de la Ordre des Arts kaj des Lettres havas 12 regulare fiksitajn membrojn ("aparte la direktoroj de la kulturministria administrantaro, de la naciaj arkivoj ... kaj la franciaj muzeoj") plus 13 membroj persone nomumitaj pere de la nacia ministro pri kulturo.
Klasoj
La ordeno estas dividita je tri klasoj:
- Komandoro ("Commandeur des Arts kaj Lettres"): por personoj, kiuj almenaŭ kvin jarojn havas la rangon Officier; 50 eblaj atribuoj po jaro
- Oficiro ("Officier des Arts kaj Lettres"): por personoj, kiuj almenaŭ kvin jarojn havas la rangon Chevalier; 140 eblaj atribuoj po jaro
- Kavaliro ("Chevalier des Arts kaj Lettres"): por personoj pli-ol-30-jaraj; 450 eblaj atribuoj po jaro
Ordena dekoraĵo
La ordena signo estas verda duobla kruco kun ok brakoj, kiuj por la "kavaliro" estas dekorita per arĝenta, por la "oficiroj" per arĝente ora, kaj por la "komandoroj" per ora arabesko. Krome la signo por la "komandoroj" iom pli grandas ol por la aliaj ordenaj klasoj. Meze por ĉiuj tri specoj videblas monogramo de la literoj L kaj A.
"Komandoroj" portas la ordenan signon ĉe rubando ĉirkaŭ la kolo, "oficiroj" kaj "kavaliroj" ĉe rubando fiksita maldekstre je la brusto. Ĉe la oficira rubando krome troveblas ronda ornamaĵo nomata "rozeta". La rubando larĝas 37 mm kaj konsistas el kvin larĝaj malhelverdaj strioj, dividitaj per kvar mallarĝaj blankaj linioj.
Komandoro Oficiro Kavaliro
Eksteraj ligiloj
|