ordinara fikario (Ficaria verna) | ||||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||||
La ordinara fikario, aŭ ranunkoleca fikario[2] (latine Ficaria verna, antaŭe Ranunculus ficaria [3]), aŭ pli mallonge fikario[4] estas specio de plantoj el la biologia genro fikario kaj la biologia familio ranunkolacoj (ranunculaceae).
Priskribo
La specio havas klavformajn tuberajn radikojn, longpetiolajn korformajn foliojn kaj flavajn florojn, plej ofte kun 8 longaj petaloj. Kiel ĉiuj ranunkolacoj, la fikarioj havas kunmetitajn foliojn, kiuj havas traĥeojn en plurajn ciklojn.
Manĝeblo
La folio manĝeblas antaŭ ol aperas la floroj. Ankaŭ la tuberoj manĝeblas krude, brogitaj aŭ mallonge frititaj. Dum kaj post florado, ĉiuj partoj de la planto fariĝas venenaj, do ne plu manĝu ilin!
Referencoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.