Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ordinara enotero, Oenothera biennis
Ordinara enotero (Oenothera biennis)
Ordinara enotero (Oenothera biennis)
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Ordo: Mirtaloj Myrtales
Familio: Onagracoj Onagraceae
Subfamilio: Onagroideae
Genro: Enotero Oenothera
Specio: Ordinara enotero Oenothera biennis
Ordinara enotero Oenotera biennis
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj

Ordinara enotero, dujara enotero aǔ latine Oenothera biennis, estas plantspecio de la genro Enotero (Oenothera) en la familio Onagracoj (Onagraceae). Ĝi estas en Mezeǔropo neofito[1], ĉar ĝi estis enkondukita ĉ. 1620 kiel ornamplanto el Nordameriko.

Priskribo

aksradiko kompare al karoto
folirozeto en la unua jaro
grapola floraro
ilustraĵo
kvaropa radisimetria floro
juna frukto
floro deflanke vidata

Ekstera aspekto kaj folio

Ordinara enotero estas dujara herba planto, kiu estas 0,8 ĝis 1,8[1], en ideala kreskejo ĝis 2 m alta.[2] Ĝi formas en la unua jaro sur la grundo folirozeton kun karneca aksradiko. En la dua jaro el ĝi kreskas verda kaj malsupre ruĝeca, senmakula tigo[1]; ĝi estas simpla aǔ malofte disbranĉa kaj dense ĝis maldense harhava[2].

La baze kaj ĉe la tigo alterne starantaj aǔ sidantaj folioj estas hel- aǔ mezhel-verdaj. La foliplatoj de la bazaj folioj longas 10 ĝis 30 cm kaj larĝas 2 ĝis 5 cm. La foliplatoj de la tigaj folioj havas longecon de 5 ĝis 22 cm kaj larĝecon de 1,5 ĝis 5 (1 ĝis 6) cm. La formo estas mallarĝe inverse lanceta ĝis elipsa kun pinta folibazo kaj pinta supra fino. La rando de la tigaj folioj estas dentohava ĝis glata, kaj ofte loba proksime al la bazo [3]. Ekzistas ruĝa meza vejno [1] kaj ne bone videblaj flankaj vejnoj.[2]

Floraro kaj floroj

En nedisbranĉa, dense spika[3] floraro ĉe rekta glande harhava florarakso[1] staras kune multaj floroj. En ĉiu akselo de brakteo sidas floro.[1].

La duseksa floro estas radisimetria kaj kvaropa kun duobla involukro. La hipantio estas malofte 2, ofte ĝis 2,5 ĝis 4 cm longa. Sur ĝi staras sepaloj kaj petaloj.[3] La kvar verdaj ĝis flavaj, malofte pli aǔ malpli ruĝaj [3] sepaloj estas 1,2 ĝis 2,2, malofte ĝis 2,8 cm longaj kaj la malsupren turnitaj kalikopintoj estas 1,5 ĝis 3 mm longaj.[1][2][3] La petaloj estas intense flavaj kaj fariĝas dum velkado oranĝkoloraj. Ekzistas du cirkloj kun po kvar stamenoj. La anteroj longas 3 ĝis 6 (ĝis 9) mm. Malsupre en la malvasta florkaliko troviĝas la kvarfaka, harhava ovario[3]. La plurajn centimetrojn longa pistilo finiĝas per kvar stigmoj.[2]

polenero de ordinara enotero (400x)

Frukto kaj semo

La junan frukton kovras triĥomoj kaj pintaj haroj[1]. La sidanta kapsulfrukto havas longecon de 2 ĝis 4 cm kaj diametron de 4 ĝis 6 mm kaj estas preskaǔ rekta.[3].[2]

Kromosomnombro

La kromosoma baznombro estas n = 7; ekzistas diploidio, do 2n = 14.[1][2]

Ekologio

Ordinara enotero estas hemikriptofito.[1] Ĝi havas radikojn ĝis profundeco de 160 cm.[4]

Florekologio

semaro de ordinara enotero

Disvastigo de la semoj

Ĉar ĉiu ĉefa kaj flanka ŝoso havas ĝis 120 florojn, ordinara enotero tre forte disvastiĝas.

En Ĉinio la fruktoj maturiĝas inter julio kaj novembro [2]. Ĉiu semkapsulo havas ĝis 200 semojn. La disvastigostrategio estas la t.n. semaĥorio, la disigado per vento aǔ la movado de plantoj per bestoj. La nur unu milonon de gramo pezaj semoj elfalas el la kapsuloj kaj estas forblovataj de vento (tiel nomata meteoroĥorio).

Disvastiĝo

La origina hejmregiono de ordinara enotero estas orienta kaj meza Nordameriko[3].

Ĝi enkondukiĝis al Eŭropo kaj aliaj moderklimataj regionoj de la mondo simile kiel aliaj enoteroj en la 17a jarcento kiel ornamplanto (t.n. eteloĥorio). En Eǔropo ĝi estas hemeroĥoriaj neofitoj. Kiel nura ornamplanto ĝi jam havis grandan disvastiĝon. Post la malkovro, ke la radikoj kaj la folioj estas manĝeblaj, ĝi estas ofte kultivata kiel legomo. Kiel ĝardenfuĝinto la planto disvastiĝas rapide. Jam en 1766 ĝi estis rigardata en Brandenburgio kiel trudherbo.[3].

Por bone kreski ordinara enotero bezonas sekan ne tro nutraĵriĉan, sed kalkhavan grundon.[4] Enotero kreskas bone, se ĝi havas altan temperaturon kaj sunon.[5]

Nomo kaj sistematiko

Carl von Linné publikigis en 1753 la hodiaǔ akceptitan botanikan genronomon Oenothera, kiu venis de la grekaj vortoj oinos οῖνος por „vino“ kaj thēr ϑήρ por „besto“. Antaǔe antikvaj kaj mezepokaj aǔtoroj kiel Plinio la Maljuna kaj Paracelso uzis la saman nomon por epilobio (Epilobium), kiu apartenas al la sama plantfamilio Onagracoj (Onagraceae). Ili opiniis, ke plantpartoj de tiu planto kune kun vino igas la homon bonhumura kaj la sovaĝaj bestoj pli mildaj. La specia epiteto biennis signifas dujara.

La unua priskribo de Oenothera biennis okazis en 1753 fare de Carl von Linné en Species Plantarum, 1, p. 346[6]. Sinonimo por Oenothera biennis L. estas: Oenothera muricata L., Oenothera suaveolens DESF., Onagra biennis (L.) SCOP., Onagra muricata (L.) MOENCH[7][8]

Uzado

Uzado kiel nutraĵo

La folioj kaj radikoj de la planto estis uzataj de diversaj popoloj de la amerikaj praloĝantoj.[9]

Krom la betforma aksradiko manĝeblas ankaŭ la folioj, floroj kaj semoj. La radikojn oni kuiru kiel skorzoneronpastinakon en buljono; oni povas ankaŭ tranĉi la radikojn kaj spici ilin per vinagro kaj oleo. La radikoj estas rikoltataj de aǔtuno ĝis printempo de la unua jaro (rozeta stadio).

malferma frukto kun semoj.

Uzado kiel kuracplanto

Jam la nordamerikaj indiĝenoj uzis la semojn de ordinara enotero kiel kuracplanto n.[9]

En naturkuracado hodiaǔ estas uzata la oleo de enotero. Tiu el la semoj akirita oleo estas uzata por kuraci aǔ mildigi neǔriton. Oni uzas ĝin kontraǔ astmo, fojnokataro, alta sangopremo kaj kolesterolo, kapdoloro kaj reǔmatismo.[9] La oleo de enotero estas uzata ankaŭ ĉe menstruaj problemoj kaj tro alta nivelo de glukozo en la sango; ĝi bone stimulas la korpon, agas kiel antidoto, reguligas metabolon, malgrandigas la riskon je trombozo, helpas en la unua stadio de multloka sklerozo. Haǔtaj problemoj mildiĝas per enotera oleo.

La oleo enhavas multe da linolacido, kiu transformiĝas al gama-linolacido. El tiu la korpo formas prostaglandinon1. Enotera oleo konsistas el 8 kaj 14 % de gama linolenacido, kiu ebligas la produktadon de la kontraǔinflama prostaglandino E1 sen transformo de delta-6-Desaturazo.[10] Enotera oleo estas tre multekosta, kaj tial ĝin ofte anstataǔas kanaboleo.

Uzado en kosmetiko

La oleo de enotero estas uzata ankaŭ en kosmetikaĵoj por sentivaj haǔtoj.[11]

Referencoj

  1. 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 Ordinara enotero. W: FloraWeb.de. germane
  2. 1 2 3 4 5 6 7 8 Jiarui Chen, Peter C. Hoch, Warren L. Wagner: Oenothera Oenothera biennis, S. 424 - textgleich online wie gedrucktes Werk, In: Wu Zheng-yi, Peter H. Raven & Deyuan Hong (Hrsg.): Flora of China, Volume 13 - Clusiaceae through Araliaceae, Science Press und Missouri Botanical Garden Press, Beijing und St. Louis, 2007. ISBN 978-1-930723-59-7
  3. 1 2 3 4 5 6 7 8 9 Eintrag bei Jepson eFlora, Warren L. Wagner 2012.
  4. 1 2 Erich Oberdorfer: Pflanzensoziologische Exkursionsflora für Deutschland und angrenzende Gebiete. Unter Mitarbeit von Angelika Schwabe und Theo Müller. 8., stark überarbeitete und ergänzte Auflage. Eugen Ulmer, Stuttgart (Hohenheim) 2001, ISBN 3-8001-3131-5, paĝo 688.
  5. Nachtkerze, Oenothera – Standort, Pflege und Vermehrung. Konsultita la 29an de Marto 2015.
  6. Carl von Linné: Species plantarum. Band 2. Stockholm 1753, S. 346, doi:10.5962/bhl.title.669 (Digitalisat).
  7. Ordinara enotero ĉe Tropicos.org. Missouri Botanical Garden, St. Louis
  8. Ordinara enotero en Germplasm Resources Information Network (GRIN), Agrikultura ministerio de Usono (USDA), Agrikultura esplora servo (ARS), National Genetic Resources Program. National Germplasm Resources Laboratory, Beltsville, Marilando.
  9. 1 2 3 Bernd Voigtländer, Gerald Lattauschke: Wenig bekannte Gemüsearten.2a eldono, Sächsisches Landesamt für Umwelt, Landwirtschaft und Geologie. Dresden. 2013 , paĝoj 29 (DNB 10467060719
  10. Wolfgang Blaschek (Eld.): HagerROM 2002: Hagers Handbuch der Drogen und Arzneistoffe. Springer Electronic Media, Berlin 2002, ISBN 3-540-14908-2.
  11. S. Krist, G. Buchbauer, C. Klausberger: Lexikon der pflanzlichen Fette und Öle. Springer Verlag, Wien 2008, ISBN 978-3-211-75606-5, S. 302.

Literaturo

  • Jiarui Chen, Peter C. Hoch, Warren L. Wagner: Oenothera Oenothera biennis, S. 424 - textgleich online wie gedrucktes Werk, In: Wu Zheng-yi, Peter H. Raven & Deyuan Hong (Hrsg.): Flora of China, Volume 13 - Clusiaceae through Araliaceae, Science Press und Missouri Botanical Garden Press, Beijing und St. Louis, 2007. ISBN 978-1-930723-59-7 (Abschnitte Beschreibung und Ökologie)
  • Azim Ghasemnezhad: Investigations on the effects of harvest methods and storage conditions on yield, quality and germination of evening primrose (Oenothera biennis L.) seeds. Dissertation, Universität Gießen 2007 (Volltext)
  • Helmut Hintermeier: Die Nachtkerze. Schönheit aus Virginia. In: die biene - Überregionale Fachzeitschrift für Imker. ISSN 0006-212X. Berlin, 134. Jahrgang, 1998, S. 12.
  • Heinz-Dieter Krausch: Kaiserkron und Päonien rot... - Entdeckung und Einführung unserer Gartenblumen. Dölling und Galitz, Hamburg 2003, ISBN 3-935549-23-7.
  • Elisabeth Lestrieux, Jelena de Belder: Der Geschmack von Blumen und Blüten. Dumont, Köln 2000, ISBN 3-7701-8621-4.
  • Angelika Lüttig, Juliane Kasten: Hagebutte & Co - Blüten, Früchte und Ausbreitung europäischer Pflanzen. Fauna, Nottuln 2003, ISBN 3-935980-90-6.
  • Ordinara enotero. W: FloraWeb.de. germane (Abschnitte Beschreibung und Ökologie)

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.