Ordas [ordaŝ] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Bács-Kiskun, en Distrikto Kalocsa. La loknomo signifas: lupo.
![](../I/HUN_Ordas_COA.svg.png.webp)
Blazono de Ordas
![](../I/Front_view_of_a_resting_Canis_lupus_ssp.jpg.webp)
Lupo, havanta la nomon ankaŭ hungara vilaĝo Ordas
Bazaj informoj
- 46° 38′ 09″ N 18° 57′ 00″ O / 46.63583 °N, 18.95000 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 38′ 09″ N 18° 57′ 00″ O / 46.63583 °N, 18.95000 °O (mapo)
- Areo: 16 km²
- Loĝantaro: 500
- Poŝtkodo: 6335
- Telefonprefikso: 78
Situo
La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ la maldekstra Danubo, laŭ traira flankovojo. Kalocsa troviĝas 18, Kecskemét 71, Budapeŝto 107 km.
Historio
La unua mencio devenis el 1239 en latinlingva dokumento en formo villa Wrdas. Dum la turkoj la vilaĝo pluvivis. En 1954 kolĥozo pri Pioniro formiĝis. La haveno funkciis ĝis 1968.
Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, kuracejo, apoteko, migra poŝto.
Vidindaĵoj
- kalvinana preĝejo de 1785
- kverko onidire de Francisko Rákóczi la 2-a
Famuloj
En Ordas mortis aktoro József Szeles.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.