Troveblo de fosilioj: Frua Plioceno - Nun | ||||||||||||||||
saltantaj orcinoj
Grandeco kompare kun tiu de meza homo | ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Orcinus orca Linnaeus, 1758 | ||||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||||
Vivareo de Grandaj Orcinoj (blua)[4] | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
Granda orcino (Orcinus orca) aŭ orko[5], konata ankaŭ sub la nomo „murda baleno", estas cetaco. Ĝi apartenas al subfamilio orcinenoj (Orcininae), al kiu apartenas ankaŭ la malgranda orcino (Pseudorca crassidens).
Trajtoj
Masklaj orcinoj povas longi ĝis 10 m kaj pezi ĝis 9 tunojn. Femalaj orcinoj longas 8,5 m kaj pezas 5,5 tunojn. Kun tiuj dimensioj, orcino estas la plej granda specio de delfenoj. Ĝi havas grandan dorsan naĝilon, kiu longas ĉe maskloj ĝis 1,8 m. La kaposupro, brustaj, dorsaj kaj vostaj naĝiloj estas nigraj, la gorĝo kaj la ventro estas blankaj. La flankoj kaj la dorso estas nigraj kun la escepto de ovala blanka makulo super kaj malantaŭ la okuloj kaj unu varia „selo" malantaŭ la granda dorsa naĝilo. Tiu "selo" kaj la formo de la dorsa naĝilo servas la cetesplorojn kaj la identigon de la unuopaj cetoj.
Disvastiĝo
Ili troviĝas dismare, sed plej ofte en la akvoj de arkto kaj antarkto. Ili preferas la bordoproksimajn akvojn kaj golfetojn. Grandaj orcinoj aperas eĉ ĉe la eŭropaj atlantikaj bordoj, precipe en la heringriĉaj akvoj ĉirkaŭ Islando kaj Norvegio. Aliloke ili troveblas nur escepte.
Vivo
Orcinoj povas estis subakve 15 minutojn kaj naĝi kun rapido de 45 km/h. Ilia nutrado konsistas ĉefe el kalmaroj, birdoj, fokoj kaj fiŝoj same kiel aliaj delfenoj kaj cetacoj, kiel ekz. blua baleno, sed ĝi ĉasas eĉ ŝarkojn, kiujn ĝi murdas per specifa ĉastekniko. Eĉ blanka ŝarko apartenas al ĝiaj predaĵoj.
Orcino apartenas al la plej inteligentaj maraj rabobestoj. Ĝi ĉasas plej ofte en asocio kaj specialiĝas diverse:
- la orcinoj de Sud-Ameriko ĵetas sin dum ĉasado je fokoj eĉ sur strandon.
- en Islando ĝi ĉasas haringojn per vosta naĝilo, frapante ilin per tio gis senkonscio. Tiam ĝi manĝas ilin en trankvilo.
- en Kanado la cetoj ĉasas plebandoj kaptas eĉ bluan balenon. Pro tio oni evoluigis specifan taktikon. Kelkaj bestoj mordas la predotan ceton ĉe la vosta naĝilo por bari la fornaĝon, dume aliaj mordas ĉe la kapo kaj la okulproksimo tiel malhelpante la subakviĝon.
Femala orcino (orcinino) naskas en ĉiu 4-a ĝis 5-a jaro post gravedeco de 15-16 monatoj. Orcinoj vivas en asocioj (lernejoj), kiujn gvidas pli maljuna orcinino. La orcinidoj restas eĉ post plenkreskado ĉe la familio. Tiu formo de matriarkeco estis pli frue nekonata ĉe predantaj bestoj vivantaj plej ofte en haremoj. Oni malkovris la aferon en la 1970-aj jaroj.
La fiŝvorantaj orcinaj grupoj (ĝis 100 kaj pli da bestoj) estas plej ofte pli grandaj ol tiuj orcinaj grupoj, kiuj manĝas aliajn marajn mamulojn (malpli ol 10).
Ina orcino povas vivi averaĝe 50 jarojn (malofte eĉ 80), dum viraj bestoj havas vivdaŭron de 30 jaroj (malofte ĝis 50).
Orcinoj kaj homoj
Nomon kiel murda ceto aŭ murda delfeno aŭ murda baleno ĝi ricevis pro la atakoj kontraŭ mamuloj, ĉefe balenoj. Neniam okazas, ke orcino kaptas, murdas homojn aŭ formordas piedojn, krurojn, krom en kaptiteco.
Orcinoj neniam estis celo de fiŝkaptado (nur Sovetunio ĉasis ilin en la 1960-aj jaroj por furaĝo, por la felobestaj bienoj). Homoj ĉiam rigardis ilin kiel rivalojn. En la 1950-aj jaroj, la islanda registaro eĉ petis helpon de Usono por ekstermi ĉiujn orcinojn en la proksimaj akvoj.
La besto aperas ekde la 1960-aj jaroj en delfinarioj. Orcino aperis en la usona filmo Free Willy (Liberigu Vilĉjon) kiel Keiko. Tiu filmo donis al ĝi ioman pozitivan reputacion.
Referencoj
- ↑ Taylor kaj aliaj (2008). Orcinus orca. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Versio 2015.2. Internacia Unio por la Konservo de Naturo. Elŝutita 30-an de aŭgusto 2015. Antaŭ 2008 IUCN donis al tiu specio statuson "LR/cd" (dependa je protektado)
- IUCN 2015.2 donas mapon de ĉiuj maroj kie orcinoj verŝajne povas enesti, atentigante ke parto de tiu areo ne baziĝas sur observoj. La vivareo ŝajne estas pli vasta ol kiom oni supozis antaŭ kelkaj jaroj.
- ↑ IUCN 2015.2 donas mapon de ĉiuj maroj kie orcinoj verŝajne povas enesti, atentigante ke parto de tiu areo ne baziĝas sur observoj. La vivareo ŝajne estas pli vasta ol kiom oni supozis antaŭ kelkaj jaroj.
- ↑ IUCN 2015.2 donas mapon de ĉiuj maroj kie orcinoj verŝajne povas enesti, atentigante ke parto de tiu areo ne baziĝas sur observoj. La vivareo ŝajne estas pli vasta ol kiom oni supozis antaŭ kelkaj jaroj.
- ↑ Laŭ NPIV, paĝo 822
Literaturo
- John Ford, Graeme Ellis, Kenneth Balcomb: Killer Whales. University of Washington Press, 2000 ISBN 0-295-97958-5
- Erich Hoyt: Orca - The Whale Called Killer. Firefly Books, 1990, ISBN 0-920656-25-0
- Peter Knudtson: Orca - Visions Of The Killer Whale. Sierra Club Books, 1996, ISBN 0-87156-906-X
- Alexandra Morton: Listening To Whales. Ballantine Books, 2002, ISBN 0-345-43794-2
Vidu ankaŭ
- Filmo El faro de las orcas, (La lumturo de la orkoj)
Eksteraj ligiloj
- Ĉi tiu artikolo legita esperante ĉe YouTube
- Orcinoj Arkivigite je 2007-02-08 per la retarkivo Wayback Machine
- Informoj pri orcinoj
- Artikolo en natur-leksikono Arkivigite je 2005-05-06 per la retarkivo Wayback Machine
- Fotoj Arkivigite je 2005-07-29 per la retarkivo Wayback Machine