Oravská Poruba | |
hungare: Poruba | |
municipo | |
Oficiala nomo: Oravská Poruba | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Žilina |
Distrikto | Distrikto Dolný Kubín |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Oravio |
Rivero | Oravo |
Situo | Oravská Poruba |
- alteco | 479 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 11′ 52″ N 19° 15′ 23″ O / 49.19778 °N, 19.25639 °O (mapo) |
Areo | 13,199316 km² (1 319,93 ha) |
Loĝantaro | 960 (31.12.2010) |
Denseco | 72,73 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1350 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 027 54 |
Telefona antaŭkodo | +421-43 |
Aŭtokodoj | DK |
NUTS | 509922 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Žilina
| |
Retpaĝo: www.oravskaporuba.sk | |
Portalo pri Slovakio | |
Oravská Poruba (hungare Poruba) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
Oravská Poruba situas laŭ rojo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Vrútky-Trstená. Dolný Kubín troviĝas je 3 km.
Historio
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1350 en formo "Jablony", poste en 1474, kiel Poruba. En 1624 oni komputis 120 vilaĝanojn. En 1683 unuigita armeo de poloj kaj litovoj bruldetruis la vilaĝon. En 1778 256 vilaĝanoj loĝis tie. En 1796 la tutlanda geografia libro taksis la vilaĝon duaklasa. En 1899 la oficiala hungara loknomo iĝis Ortás pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en tie 432 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Árva (reĝa departemento), al distrikto de Dolný Kubín, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Oravská Poruba 911 homoj, (904 slovakoj).