Aliajn signifojn de la vorto oranĝo listigas la apartiga artikolo.
Floroj kaj fruktoj de oranĝarbo | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Oranĝo estas la frukto de oranĝarbo aŭ oranĝujo. Ĝi estas bero de karakteriza ruĝe-flava koloro, kiu ofte estas nomata simple oranĝkolora.
La frukto hejmas en Ĉinio; en la 14-a aŭ 15-a jarcento portugalaj maristoj portis ĝin al Eŭropo, kie ĝi estis ŝatata pro siaj gusto kaj konservebleco. En kelkaj lingvoj ĝi ricevis la nomon "portugala", ekz. en la greka (πορτοκάλι), rumana (portocală) kaj araba (برتقال [burtuqâl]). Povas esti, ke en suda Italio la frukto estis konata jam pli longe, sed ne atingis aliajn partojn de Eŭropo.
La frukto, kies ŝelo pli facile forigeblas ol ekzemple tiu de citrono, estas multe manĝata, sed eĉ pli multe estas trinkata ĝia suko.
Plej granda kultivanto de oranĝoj estas Brazilo, kiu jare produktas pli ol 18.000 tunojn (2004). Sekvas ĝin Usono, Ĉinio, Meksiko, Barato, Hispanio, Egiptio kaj Turkio.
Oranĝarbo
La oranĝarbo (Citrus sinensis) estas fruktarbo, eble origina el Ĉinio, kultivata en sufiĉe varmaj regionoj por ĝiaj fruktoj (oranĝoj) kaj por la floroj kaj la ŝelo, el kiuj oni ekstraktas esencon.[1]El Azio la oranĝarboj dissemiĝis al la tuta mondo kaj estas kultivataj en diversaj landoj, Ekzistas granda nombro da varioj en ĉiuj citrusproduktantaj landoj ĉar naturaj burĝonaj mutacioj aû homaj kruclaboroj aperigas ilin. En Brazilo la plej granda produktanto en la mondo la ĉefaj varioj estas 'Pera' 'Valencia' kaj 'Natal'.