Ne konfuzu kun oranĝo (frukto)
#FF6600 |
Oranĝkolora[1], aŭ oranĝa[1], difinas la komplementan koloron de bluo. El la videbla spektro, tiu koloro rilatas al ondolongoj inter 590 kaj 625 nm. La termino deriviĝas de la frukto oranĝo. Oranĝan koloron oni ekhavas miksante la farbojn ruĝan kaj flavan.
- En Budhismo, oranĝa koloro (aŭ pli precize safrana koloro) estas la koloro de lumigado, la plej alta stato de perfekteco.
- La oranĝa koloro estas la koloro de la dinastio Oranje-Nassau kaj tial nacia koloro de Nederlando; ankaŭ de protestantoj en Norda Irlando.
- Oranĝkolora havis ankaŭ politikan dimension. En Ukrainio dum novembro-decembro 2004, ĝi fariĝis la koloro de la Oranĝa Revolucio, populara movado kiu portis la aktiviston kaj reformiston Viktor Juŝĉenko en la prezidantecon.
- La koloro de la Nov-Demokratia Partio de Kanado estas oranĝkolora.
En diversaj kolormodeloj oni reprezentas la oranĝan koloron jene:
#FF6600 |
Proksima nuanco estas Orkoloro.
Referencoj
Vidu ankaŭ
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.