Optiko estas tiu fako de scienco, kiu temas pri lumo, kiel parto de fiziko, kaj ankaŭ pri la nefiziologia parto de la vidado.

Kvankam lumo estas ununura fenomeno, tradicie oni studas ĝin per tri malsamaj modeloj, ĉiuj el ili utilaj por diversaj celoj: Lumo kiel radioj similaj al geometriaj linioj, lumo kiel elektromagneta ondo, kaj lumo kiel kvantuma fenomeno. Tiel naskiĝis tri pritraktoj de optiko:

Historio de optiko

Teorioj pri la vida percepto

Dum la antikva epoko ekzistis diversaj teorioj pri la vida percepto: La percepta teorio de Eŭklido (365–300 a.K.) koncentriĝis pri problemoj de spaca percepto (ekzemple perspektivo kaj grandokonstanteco). Eŭklido supozis ke tiel nomataj «vidaj radioj», kiuj eliru de la homa okulo, sondis la ĉirkaŭaĵon kaj tiel kreis la vidan impreson en la cerbo, simile al blindulo, kiu per sia bastono sondas la ĉirkaŭaĵon. Aristotelo kontraŭe opiniis, ke lumo ekzistu sendepende de la homa okulo, ke ĝi eliru de luma fonto, reflektiĝu ĉe iuj objektoj kaj de tie trovu sian vojon al la okulo. Simile argumentis la percepta teorio de Empedoklo (492–432 a.K.): Li opiniis ke radioj eliru de la koloraj pigmentoj de la objektoj, trovu vojon al la okuloj kaj estu perceptataj, se ili trovas korespondon en la kapo («similaĵo perceptatas helpe de similaĵo»). Ĉiuj tiuj teorioj estis logikaj rezonoj sen praktikaj eksperimentoj aŭ observoj de la naturo.

Alhazen (965-1039) iris novan vojon por respondi al la demando, analizante la konstruon de la okulo. Li ekkomprenis la signifon de la lenso en la okulo kaj en sciencaj eksperimentoj malpravigis la teorion pri «vidaj radioj». Alhazen kiel unua pruvis, ke la vida percepto okazas en la cerbo, ne en la okulo. Eksperimente li krome pruvis, ke la vida percepto influatas pere de la personaj spertoj de homo. Vidu prie la verkon de Alhazen nome Libro de Optiko.

Leonardo da Vinci (1452–1519) malkaŝis multe pri la vidado, skribante: «La okulo havas solan centran linion kaj ĉiuj aferoj, de kiuj lumaj radioj per tiu linio atingas la okulon, estas bone vidataj. La okulo, de kiu al ni la sperto tiom klare malkaŝas la funkcion, de senfine granda nombro da aŭtoroj estis priskribita en difinita maniero, mi tamen trovas, ke estas tute alie.» Al la kompreno pri la ekzisto de la fovea (centra) kaj perifera vido li venis per observoj kaj optikaj eksperimentoj.

Senkonsciaj konkludoj dum vidado

Hermann von Helmholtz (1821-1894) de multaj sciencistoj konsideriĝas la patro de la moderna teorio pri vida percepto. Li komparis la okulon kun optikaj instrumentoj kaj trovis, ke la okula konstruo el mekanika vidpunkto estus kompare primitiva. El tio li konkludis, ke la rezulto de vidado —je pli granda parto ol antaŭe supozita— estas neŭrologia procedo okazanta en la cerbo, kaj ke la percepto nur eblas per senkonsciaj konkludoj per komparo de la novaj kaj memorigitaj perceptaj spertoj.

Tiaj perceptaj spertoj estas ekzemple, ke lumo kutime venas de supre aŭ ke objektoj pli ofte estas vidataj de supre ol de malsupre. Aparte la studo de optikaj iluzioj montris, kiuj senkonsciaj konkludoj povas esti parto de la percepta procedo.

Alia speco de senkonsciaj konkludoj estas la percepto laŭ verŝajneco, kiu baziĝas sur la ofteco de jam faritaj similaj vidaj perceptoj[1].

Parencaj temoj

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj


Tuta reflekto de lumradio


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.