Oprah Winfrey
Persona informo
Oprah Gail Winfrey
Naskonomo Orpah Gail Winfrey
Naskiĝo 29-an de januaro 1954 (1954-01-29) (70-jaraĝa)
en Kosciusko (Mississippi)
Etno afrik-usonano vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Montecito Milvokio Naŝvilo Ĉikago Lavallette Fisher Island Telluride Maui Antigvo Streeterville vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Tenesia Ŝtata Universitato Lincoln High School Nicolet High School East Nashville Magnet High School Universitato de Tenesio vd
Partio Demokrata Partio vd
Familio
Patrino Vernita Lee Winfrey vd
Amkunulo John Tesh Roger Ebert Stedman Graham vd
Infanoj Canaan Winfrey vd
Parencoj Patricia Lee Logton Jeffrey Lee vd
Profesio
Okupo televida prezentisto mecenato televida produktoro filmproduktoro entreprenisto raportisto aktoro voĉaktoro verkisto talk show host aŭtobiografo ĵurnalisto motivational speaker podkastisto prezentisto vd
Laborkampo mem-helpo vd
Aktiva dum 1967– vd
Verkado
Verkoj The Oprah Winfrey Show 
The Women of Brewster Place 
The Color Purple 
Beloved 
Iliaj Okuloj Estis Vidantaj Dion 
Charlotte's Web 
Bee Movie 
The Princess and the Frog 
The Butler vd
En TTT Oficiala retejo vd
Oprah Winfrey en 2004 ĉe festo por sia 50-a naskiĝtaga datreveno.
Oprah Winfrey en 2004 ĉe festo por sia 50-a naskiĝtaga datreveno.
Persona informo
Naskonomo Orpah Gail Winfrey
Lingvoj angla
Loĝloko Montecito Milvokio Naŝvilo Ĉikago Lavallette Fisher Island Telluride Maui Antigvo Streeterville
Ŝtataneco Usono
Alma mater Tenesia Ŝtata Universitato Lincoln High School Nicolet High School East Nashville Magnet High School Universitato de Tenesio
Familio
Patrino Vernita Lee Winfrey
Amkunulo John Tesh Roger Ebert Stedman Graham
Infano Canaan Winfrey
Parencoj Patricia Lee Logton
Jeffrey Lee
Okupo
Okupo televida prezentisto mecenato televida produktoro filmproduktoro entreprenisto raportisto aktoro voĉaktoro verkisto talk show host aŭtobiografo ĵurnalisto motivational speaker podkastisto prezentisto
Verkoj The Oprah Winfrey Show
The Women of Brewster Place
The Color Purple
Beloved
Iliaj Okuloj Estis Vidantaj Dion
Charlotte's Web
Bee Movie
The Princess and the Frog
The Butler
TTT
Retejo http://www.oprah.com
vd Fonto: Vikidatumoj

Oprah Gail WINFREY (naskiĝis la 29-an de januaro 1954) estas usona televida intervjuistino de The Oprah Winfrey Show, la plej populara intervjua serio de televida historio. Ŝi ankaŭ estas influa libro-kritikistino, Oskar-nomumita aktorino, kaj filantropo. Laŭ revuo Forbes ŝi estas la plej riĉa afrika-usonano de la 20-a jarcento, kaj la sola nigrula miliardulo por tri sinsekvaj jaroj. Revuo Life nomis ŝin kiel la plej influan virinon de ŝia generacio.

Frua vivo

Oprah Winfrey estis naskita en Kosciusko (Misisipio) al baptisma familio. Ŝiaj gepatroj estis needzaj geadoleskuloj. Ŝia denaska nomo estis Orpa Gail Winfrey, nomata laŭ Orpah, bofilino de Naomi en la Libro de Rut en Biblio. Winfrey diris, ke pro problemoj de prononcado kaj literumado de "Orpah", la "r" kaj la "p" estis interŝanĝitaj. Ŝia patrino, Vernita Lee, estis ĉambristino, kaj ŝia patro estis karbonministo, kaj poste barbiro kaj urba magistratano.

Kiam ŝi estis junaĝa, ŝi loĝis kun sia avino, kiu instruis ŝin kiel legi 3-jaraĝan. 6-jaraĝa, Winfrey transloĝis al la geto de Milvokio (Viskonsino) por loĝi kun sia patrino. Ŝi diris, ke ŝi estis sekse mistraktita ekde sia 9-a jaro de kaj ŝia kuzo, kaj onklo, kaj familia amiko.

Malgraŭ sia malbona hejma vivo Winfrey estis bonega studento, preterpaŝante du nivelŝtupojn en bazlernejo. Kiam ŝi estis 18-jaraĝa, ŝi gajnis beleco-konkurson por nigruloj en Tenesio. Ŝi ankaŭ gajnis orator-konkurson, kiu permesis ŝin ĉeesti Tennessee State University senpage, por studi komunikadon. En Tenesio ŝi estis ĉefa novaĵlegisto ĉe pluraj televidaj elsendejoj.

Kariero

Televido

En 1983 Winfrey transloĝiĝis al Ĉikago por estri intervjuo-televidserion, AM Chicago. Post nur kelkaj monatoj ĝi populariĝis kiel la plej populara intervjuo-televidserio en Ĉikago. Ĝi estis renomita The Oprah Winfrey Show, kiu ekelsendis trausone je 8-a de septembro 1986. Ŝia televidserio rapide populariĝis kiel la plej populara tia televidserio en Usono.

Apud ŝiaj televidaj aperoj, Winfrey kunfondis la virinan televidan reton Oxygen. Ŝi ankaŭ estas la prezidanto de produkto-studio Harpo Productions ("Oprah" legita de malantaŭe antaŭen).

Filmoj


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.