Operaco Epsom - 26a de junio 1944.

La Operaco Epsom estis brita ofensivo de la Dua Mondmilito kiu okazis inter la 26-a kaj la 30-a de junio 1944, dum la batalo de Normandio. La ofensivo celis superi la germanojn kaj konkeri la urbon Caen kiu estis okupita de la germanoj, kaj estis unu el la ĉefaj celoj de la Aliancanoj en la unuaj etapoj de la invado de la nordokcidenta Eŭropo.

La Operaco Epsom okazis komence de la 26a de junio fare de unuoj de la skota 15a Divizio de Infanterio kiu avancis malantaŭ bariero de movebla artilerio. La aviadila apogo estis malabunda dum granda parto de la operaco, ĉar malbona vetero en la Unuiĝinta Reĝlando devigis nuligi la planitan aeran apogon en la lasta minuto. Kun apogo de la tankoj de la 31a Brigado de Tankoj, la 15a Divizio progresis konstante kaj fine de la unua tago ĝi estis konkerinta grandan parton de la germana unua linio, kvankam ĝi malfacile restis sur la flankoj de la konkero. En la intensaj luktoj de la du venontaj tagoj, oni akiris apogejon trans la rivero Odon kaj oni klopodis ampleksigi tiun apogejon pere de la konkero de strategiaj lokoj en la elstaraĵo kaj intervenis la 43a Divizio de Infanterio (Wessex). En reago al la fortaj germanaj kontraŭatakoj, la 30 de junio kelkaj el la britaj fortoj retiriĝis trans la rivero, kaj finis la operaco.

La milit-historiistoj amplekse varie interpretis la celon kaj disvolvigon de la Operaco Epsom, sed estas ĝenerala interkonsento pri ĝia efiko sur la ekvilibro de fortoj en Normandio. Kvankam la germanoj sukcesis haltigi la ofensivon, por tio ili devis uzi ĉiujn siajn fortojn, inklude du panzer-divizioj ĵus alvenintaj al Normandio cele al ofensivo kontraŭ la britaj kaj usonaj pozicioj ĉirkaŭ Bayeux. La perdoj estis fortaj ambaŭflanke (pli ol 4000 ĉe Aliancanoj, pli ol 3000 ĉe germanoj), sed male al la generalo Bernard Montgomery, la germana marŝalo Erwin Rommel ne kapablis retiri siajn unuojn al rezervo post la batalo, ĉar ili necesis por pluteno la linion de la fronto. La britoj konservis la iniciatemon kaj kapablis lanĉi pliajn operacojn en la venontaj semajnoj, kaj finfine konkeri Caen fine de julio.

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.