Operacia amplifilo, aŭ operacia amplif(ik)atoro[1] aŭ ankoraŭ laŭ la faka ĵargono op-amp (de la angla Operational Amplifier) oni nomas elektronikan cirkvitan modulon (ĝenerale konstruitan kiel integra cirkvito, sed iam kun diskretaj transistorojvakuaj tuboj), kiu havas neinversigan eniron (+), inversigan eniron (-), kaj unu eliron. De ĝi eliras tensio, kiu estas la diferenco inter la + kaj la - eniroj, multiplikitaj per la malfermitbukla gajno: . Ideala op-amp enhavas nefinian gajnon. La fakto, ke la op-amp havas unuformajn parametrojn kaj ofte normajn pakiĝojn, kaj ankaŭ normajn energiprovizajn bezonojn, helpas al rapida realigo de aplikaĵoj.

Referencoj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.