Opština Tearce | |||
---|---|---|---|
| |||
Komunumo de Nord-Makedonio | |||
| |||
Flago | |||
Administrado | |||
Lando | Nord-Makedonio | ||
Regiono | regiono Polog | ||
Poŝtkodo | 1224 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 17 694 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 130 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 4′ N, 21° 3′ O (mapo)42.0721.05Koordinatoj: 42° 4′ N, 21° 3′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 1 011 m [+] | ||
Areo | 136,54 km² (13 654 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Tearce Municipality [+] | |||
Opština Tearce (Albane: Komuna e Tearcës Makedone: Општина Теарце) estas unu el 80 komunumoj de Norda Makedonio. Laŭ la censo de septembro 2021 en la komunumo loĝis entute 17 694 homoj[1][2] sur areo de 136,54 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 130 loĝantoj/km². Administra centro de la komunumo estas la vilaĝo Tearce.
Loko, priskribo
Ĝi situas en la nordorienta parto de la regiono Polog. La sudo de la komunumo situas en la norda parto de la valo Polog, laŭ kiu la regiono nomatas, la pli granda parto de la komunumo situas sur la sudorientaj deklivoj de la Montoj Šar, en la Nacia Parko Šar Planina. La alteco de la areo estas ĉirkaŭ 400 m en la valo ĝis 2650 m en la montoj.
La regiona vojo R1203 etendiĝas laŭ la nordokcidenta rando de la valo. Esence ĉiuj vilaĝoj de la komunumo situas ĉe la vojo. Laŭ la sudorienta rando de la komunumo pasas fervoja linio, kiu kondukas de la urbo Tetovo al Skopjo, la ĉefurbo de la respubliko.
La komunumo konsistas entute el 13 vilaĝoj, kiuj estas:
Tearce, Brezno, Varvara, Gloĝi, Dobrošte, Jelošnik, Lešok, Neprošteno, Nerašte, Odri, Prvce, Pršovce kaj Slatino.
Najbaraj komunumoj estas:
Opština Jegunovce en la oriento kaj sudo kaj Opština Tetovo en la okcidento. Norde transiras la ŝtata limo kun Kosovo.
Loĝantaro
Laŭ la censo de 2002 loĝis ĉi tie entute 22.454 homoj.
El la suma nombro, estis 18.950 albanoj (84,40 %), 2.739 makedonoj (12,20 %), kaj la ceteraj.
Laŭ religioj: 19.508 islamanoj, 2.757 ortodoksaj kristanoj, kaj 189 aliaj.
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Noto
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Општина Теарце en la makedona Vikipedio.