Opština Probištip | |||
---|---|---|---|
![]() la ortodoksa kirko en Lesnovo la ortodoksa kirko en Lesnovo | |||
Komunumo de Nord-Makedonio | |||
Administrado | |||
Lando | ![]() | ||
Regiono | orienta regiono | ||
Poŝtkodo | 2300 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 13 417 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 41 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 1′ N, 22° 9′ O (mapo)42.0122.15Koordinatoj: 42° 1′ N, 22° 9′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 325,57 km² (32 557 ha) [+] | ||
![]() | |||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Opština Probištip estas unu el la 80 komunumoj en Norda Makedonio. Ĝi situas en la nordokcidenta parto de la Orienta Regiono. Laŭ la censo de septembro 2021 en la komunumo loĝis entute 13 417 homoj[1][2] sur areo de 325,57 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 41 loĝantoj/km². Administra centro de la komunumo estas la urbo Probištip.
Loko, priskribo
![](../I/Probi%C5%A1tip_Municipality.svg.png.webp)
Ĝi situas sur la sudaj deklivoj de la Osogovo-Montoj. Sudokcidento de la komunumo situas sur la malaltebenaĵoj apud la riveroj Belošica kaj Zletovica je alteco de ĉirkaŭ 350 - 500 m. En la nordoriento tamen la alteco atingas preskaŭ 1670 m.
Opština konsistas el la urboj Probištip kaj Zletovo, kaj aldone el 34 vilaĝoj:
Buneš, Bučište, Gajranci, Gorni Stubol, Gorno Barbarevo, Grizilevci, Gujnovci, Dobrevo, Dolni Stubol, Dolno Barbarevo, Dreveno, Drenok, Zarepinci, Zelengrad, Jamište, Kalnište, Kukovo, Kundino, Lezovo, Lesnovo, Marčino, Neokazi, Pestršino, Petrišino, Pišica, Plešanci, Puzdreci, Ratavica, Strisovci, Tursko Rudari, Trmoš, Tripatanci, Troolo, Štalkovica.
Najbaraj municipoj estas:
opština Kratovo en la nordo, opština Kočani en la oriento, opština Češinovo-Obleševo en la sudoriento, opština Karbinci en la sudo, opština Štip en la sudokcidento kaj opština Sveti Nikole en la okcidento.
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Noto
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Општина Пробиштип en la makedona Vikipedio.