komunumo Plasnica | |||
---|---|---|---|
| |||
Komunumo de Nord-Makedonio | |||
| |||
Flago | |||
Administrado | |||
Lando | Nord-Makedonio | ||
Regiono | sudokcidenta regiono | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 4 222 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 78 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 28′ N, 21° 7′ O (mapo)41.46694444444421.118888888889Koordinatoj: 41° 28′ N, 21° 7′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 831 m [+] | ||
Areo | 54,44 km² (5 444 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Plasnica Municipality [+] | |||
Opština Plasnica (makedone Општина Пласница, turke Plasnitsa Belediyesi) estas unu el 80 komunumoj de Norda Makedonio. Laŭ la censo de septembro 2021 en la komunumo loĝis entute 4 222 homoj[1][2] sur areo de 54,44 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 78 loĝantoj/km². Administra centro de la komunumo estas la vilaĝo Plasnica.
Loko, priskribo
Ĝi situas en la okcidenta parto de la ŝtato, en la Sudokcidenta regiono. La norda rando de la areo situas en la valo de la rivero Treska je ĉirkaŭ 590 m de alteco. Sude ĝi leviĝas al la montoj Sač kaj Buševa, kie la alteco estas ĉirkaŭ 1700 m.
Laŭlonge de la rivero, la vojo R1303 kondukas de Kičevo al Makedonski Brod.
La komunumo konsistas el nur kvar vilaĝoj, kiuj estas:
Plasnica, Dvorci, Lisičani kaj Preglovo.
Najbaraj komunumoj estas:
Opština Makedonski Brod norde, opština Kruševo sude kaj opština Kičevo okcidente.
Loĝantaro
Laŭ la censo de 2002 loĝis ĉi tie entute 4 545 homoj.
El la suma nombro estis 4 446 turkoj (97,82 %), 34 makedonoj (0,75 %), 20 albanoj (0,44 %) kaj la ceteraj.
Laŭ religio: islamanoj 4.465 (98,23 %) kaj aliaj.
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Noto
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Општина Пласница en la makedona Vikipedio.