Opština Gostivar | |||
---|---|---|---|
| |||
Komunumo de Nord-Makedonio | |||
| |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Nord-Makedonio | ||
Regiono | regiono Polog | ||
Poŝtkodo | 1230 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 59 770 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 116 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 48′ N, 20° 55′ O (mapo)41.820.916666666667Koordinatoj: 41° 48′ N, 20° 55′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 878 m [+] | ||
Areo | 513,39 km² (51 339 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Gostivar Municipality [+] | |||
Opština Gostivar estas unu el 80 komunumoj de Norda Makedonio. Laŭ la censo de septembro 2021 en la komunumo loĝis entute 59 770 homoj[1][2] sur areo de 513,39 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 116 loĝantoj/km². Administra centro de la komunumo estas la urbo Gostivar.
Loko, priskribo
Ĝi situas en la nordokcidenta parto de la ŝtato, en la regiono Polog. La okcidenta parto etendiĝas alte en la montojn (Šar Planina) kie la alteco superas 2000 m, la najbareco de la urbo situas en la malaltebenaĵo de la rivero Vardar kun alteco de ĉirkaŭ 500 - 700 m.
Tra la komunumo pasas la ĉefa vojo A2 / E65 de Skopjo tra Tetovo, Gostivar, Kičevo al Lago Ohrid.
Samtempe ekzistas ankaŭ fervoja linio. Tamen ĝi finiĝas en Kičevo.
La komunumo konsistas el la urbo Gostivar kaj 34 aliaj vilaĝoj:
Balin Dol, Belovište, Brodec, Vrutok, Gornja Banjica, Gornja Đonovica, Gornje Jelovce, Debreše, Donja Banjica, Donja Đonovica, Donje Jelovce, Železna Reka, Zdunje, Korito, Kunovo, Lakavica, Lešnica, Malo Turčane, Merdita, Mitrovi Krsti, Padalište, Pečkovo, Simnica, Srbinovo, Sušica, Strajane, Raven, Rečane, Trnovo, Tumčevište, Forino, Čajle kaj Čegrane.
Najbaraj komunumoj estas:
Opština Vrapčište kaj Opština Brvenica norde, Opština Makedonski Brod oriente, Opština Kičevo sude, Opština Mavrovo kaj Rostuša sudokcidente.
Loĝantaro
Laŭ la censo de 2002 loĝis ĉi tie albanoj 54 038 (66,6%), makedonoj 15 877 (19,5%), turkoj 7991 (9,8%), romaoj 2237 (3,8%) kaj la ceteraj.
Laŭ religio: ortodoksaj 15 613 (19,3%), islamanoj 52 644 (65%), katolikoj kaj aliaj.
La oficialaj lingvoj ĉi tie estas makedona, albana kaj turka.
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Noto
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Општина Гостивар en la makedona Vikipedio.