Opština Kruševo | |||
---|---|---|---|
| |||
Komunumo de Nord-Makedonio | |||
|
| ||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Nord-Makedonio | ||
Regiono | Pelagona regiono | ||
Poŝtkodo | 7000 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 8 385 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 44 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 8′ N, 21° 16′ O (mapo)41.1421.26Koordinatoj: 41° 8′ N, 21° 16′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 849 m [+] | ||
Areo | 190,68 km² (19 068 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Kruševo Municipality [+] | |||
Opŝtina Kruŝevo (makedone Општина Крушево, albane Komuna e Krushevës) estas unu el la 80 komunumoj de Norda Makedonio. Laŭ la censo de septembro 2021 en la komunumo loĝis entute 8 385 homoj[1][2] sur areo de 190,68 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 44 loĝantoj/km². Administra centro de la komunumo estas la urbo Kruŝevo.
Loko, priskribo
Opština kun areo de 190,68 km² situas en la norda parto de la regiono Pelagono.
Ĉe la suda rando de la areo fluas la rivero Nigra Rivero. Altitudo en ĉi tiu parto kaj laŭ la orienta rando estas ĉirkaŭ 650 - 800 m. En la okcidento kaj ĉefe en la nordo ĝi atingas preskaŭ 1800 m. (Monto Stara Musica - 1791 m.)
Opština konsistas el la urbo Kruševo kaj aliaj 17 vilaĝoj:
Aldanci, Ariljevo, Birino, Borino, Bučin, Vrbojec, Gornji Divljaci, Donji Divljaci, Jakrenovo, Miloševo, Norovo, Ostrilci, Presil, Pusta Reka, Sadževo, Sveti Mitrani kaj Selce.
Laŭ la censo de 2002 loĝis tie makedonoj (62,8 %), albanoj (21,3 %), valaĥoj (10,5 %), kaj aliaj (5,4 %).
Najbaraj municipoj estas:
Opština Drugovo kaj opština Plasnica en la nordokcidento, opština Makedonski Brod en la nordo, opština Dolneni kaj opština Krivogaštani en la oriento, opština Mogila en la sudo, opština Demir Hisar en la okcidento.
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Noto
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Општина Крушево en la makedona Vikipedio.