Opátska | |
hungare: Abaszéplak | |
kvartala parto | |
Oficiala nomo: Opátska | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Košice |
Distrikto | Distrikto Košice 4 |
Historia regiono | Abov |
Parto de | Krásna |
Memorindaĵo | Strato Opátska |
Rivero | Hornád |
Situo | Opátska |
- koordinatoj | 48° 40′ 18″ N 21° 18′ 53″ O / 48.67167 °N, 21.31472 °O (mapo) |
Distrikta urbo | Košice |
Unua skribmencio | 1427 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 040 18 |
Telefona antaŭkodo | +421-55 |
Aŭtokodoj | KE |
NUTS | 599794 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Košice
| |
Portalo pri Slovakio | |
Opátska (hungare Széplakapáti [sEplakapAti]) estas kvartala patro de Krásna en Košice en Slovakio, en Regiono Košice.
Situo
Opátska situas en sud-orienta rando de Košice laŭ maldekstra bordo de Hornád. La urbocentro troviĝas je 7 km.
Historio
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en la jaro 1427 laŭ tiama hungara ortografio "Apáti" (=abata), kiel apartenaĵo de la proksima abatejo de Krásna. Dum la historio ĝi apartenis al la eklezio. En 1796 la tutlanda geografia libro taksis la vilaĝon unuaklasa. En 1910 loĝis en Széplakapáti 397 homoj, (slovakoj, hungaroj, ciganoj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Abaúj-Torna, al distrikto de Košice, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 Széplakapáti rehungariĝis laŭ la unua Arbitracio de Vieno, ĉar ĝi forte ligiĝis al Kassa. En 1945 Opátska unuiĝis kun Krásna nad Hornádom. Tiu unuigita vilaĝo iĝis urboparto de Košice en 1976.
Vidindaĵoj
- kulturdomo
- strato Opátska, la unusola memoraĵo pri la iama vilaĝo