En matematiko, ono[1] estas racionalo, kies numeratoro estas 1 kaj kies denominatoro estas pozitiva entjero.
Difino
Ono estas inverso de pozitiva entjero en la ringo de racionaloj . Pli konkrete, ĝi estas racionalo de la formo
en kiu estas pozitiva entjero.
En Esperanto, la nomo de ono konsistas el la nombro de la entjero sekvita de la sufikso -ono: ekz. duono (½), triono (⅓), milokcentokdeksepono (1⁄1887).
Teoremoj
La produto de pluraj onoj estas onoj; tial, la aro de onoj estas multiplikativa duongrupo.
La sumo de aŭ diferenco inter du onoj ne estas ono: la aro de onoj ne estas adicia duongrupo. Tamen, la diferenco inter apudaj onoj estas ono:
- .
Ĉiu pozitiva racionalo estas prezentebla kiel sumo de onoj, kaj tia prezento neniam estas unika. Ekzemple:
- .
Racionalo tiel prezentita nomiĝas egipta frakcio.
La sumo de ĉiuj onoj (la harmona serio) diverĝas:
- .