Ongole | |||
---|---|---|---|
| |||
city of India | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 523001 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 204 746 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 1 546 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 15° 30′ N, 80° 3′ O (mapo)15.580.05Koordinatoj: 15° 30′ N, 80° 3′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 20 m [+] | ||
Areo | 132,45 km² (13 245 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Ongole [+] | |||
Ongole (telugue ఒంగోలు) estas urbego kaj municipo en orienta Barato, en subŝtato Andra-Pradeŝo, kie ĝi estas sidejo de la distrikto Prakasam. Ongole-brutaro (indiĝena raso de bovoj) derivis sian nomon de Ongole (vidu la foton!).
Geografio
Ongole etendiĝas sur la marborda ebenaĵo en alteco de 10 metrojn de la marnivelo kaj 15 kilometrojn de la Bengala Golfo. Ĉilakaluripet troviĝas 67, subŝtata ĉefurbo Amaravatio 118, Nellore 122, Vijayawada 130, Maĉilipatnam 138, Nandjal 170, Proddatur 182, Kurnul 211, Mumbajo 859, Kolkato 1175, tutlanda ĉefurbo Delhio 1489 kilometrojn (aere) .
Demografio
Laŭ la censo en 2011 Ongole havis populacion de 208 344. La legopovo estas 83,04 %, signife pli alta, ol la ŝtata mezumo.
Historio
La historio de Ongole originas de 230 antaŭ Kristo. Ekde tiam diversaj dinastioj regis. La municipo estis deklarita en 1876 dum erao de britoj, la distrikto Ongole en 1970, sed estis renomita kiel Prakasam-distrikto post 2 jaroj. En 1946 fervoja akcidento okazis proksime de Ongole: la persona rapidtrajno koliziis kun vartrajno. 36 homoj mortis kaj 81 estis vunditaj.
Ekonomio
La agrikulturo estas la primara industrio de Ongole. Ĝi estas grava centro por la tabaka komerco en Andra-Pradeŝo. Komence oni minada granitojn.
Lingvoj
La telugua estas la oficiala lingvo en Ongole. La alia instrua lingvo estas la angla.
Edukado
En pluraj institutoj kaj kolegioj okazas la plej altnivela edukado en Ongole.
Klimato
La temperaturo en Ongole varias averaĝe inter 24-34 °C. Jare pluvas po 1009 mm. Inter julio-oktobro pli ofte pluvas, en februaro apenaŭ pluvas.
Trafiko
Ongole havas trairantan fervojan linion kaj 5 vojoj kuras al la urbego. Enurbe estas ankaŭ aŭtobusa stacidomo.
Vidindaĵoj
- Hospitalo
- Templo
- Baptista kirlo
- Stacidomo