Ondřejovice | |
germane Endersdorf | |
vilaĝo | |
Ondřejovice | |
Oficiala nomo: Ondřejovice | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Olomouc |
Distrikto | Distrikto Jeseník |
Administra municipo | Zlaté Hory |
Historiaj regionoj | Silezio, Nazia Germanio |
Montaro | Zlatohora montetaro |
Domoj | 161 |
Rojo | Ondřejovický potok |
Situo | Ondřejovice |
- alteco | 440 m s. m. |
- koordinatoj | 50° 15′ 24″ N 17° 20′ 57″ O / 50.25667 °N, 17.34917 °O (mapo) |
Katastro | 17,93 km² (1 793 ha) Ondřejovice v Jeseníkách |
Loĝantaro | 243 (2021) |
Denseco | 13,55 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1263 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 793 75 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Ondřejovice | |
Portalo pri Ĉeĥio | |
Ondřejovice (germane Endersdorf, pole Ondrzejowice) estas vilaĝo en Ĉeĥio, loka parto de urbo Zlaté Hory. Ĝi situas 3,5 km okcidente de Zlaté Hory laŭlonge laŭ rojo Ondřejovický potok. Vivas ĉi tie 243 loĝantoj (2021).
Ondřejovice situas en katastra teritorio Ondřejovice v Jeseníkách kun areo 17,93 km².
Historio
Ondřejovice estas unuafoje menciata en la jaro 1263 kiel "villa Andreae", te. vilaĝo de Ondřej, sed kun noto, ke ĝi estis fondita jam dum vroclava episkopo Laŭrenco (†1232). Tiam antaŭ la episkopo juĝis sin idoj de otmuchovaj voktoj Vítek kaj Siegfried. La vilaĝo estiĝis dum paso de koloniigo, kiun en la 13-a jarcento sur nove akirita teritorio de regiono Jeseník faris la vroclavaj episkopoj helpe de ekloĝintoj el Frankonio kaj Turingio, kaj nomita ĝi estas verŝajne laŭ sia lokumisto Ondřej.
Ondřejovice estis post ellandigo alloĝigitaj krom aliaj fare de etnaj slovakoj el Rumanio kaj voliniaj ĉeĥoj. Post pereo de ferfabriko en Javorná restis en la municipo maŝinfabriko. UAK fondita en la jaro 1948 dekomence renkontiĝis kun gravaj problemoj kaj en la jaro 1961 fine estis plena agrikultura grundo transprenita fare de ŝtata bieno Zlaté Hory. En la jaro 1960 estis detruita loka kasteleto, apartenanta tiutempe al la ŝtata bieno. En la jaro 1964 poste la municipo perdis memstarecon kaj ĝi estis almembrigita al Zlaté Hory, kies loka parto ĝi estas ĝis hodiaŭ.
Konsisto de Ondřejovice estas hodiaŭ Javorná (germane Latzdorf). Vilaĝo Javorná estas menciata en la jaro 1531 kiel konsisto de senjorujo Ondřejovice, dum tridekjara milito ĝi verŝajne pereis (en 1687 oni ankoraŭ mencias vilaĝon kun kapeleto, sed en 1801 nur solejo kun kapelo). Karl von Salis ĉi tie en la jaro 1808 konstruis ferfabrikon kun altforno, du forĝejojn kaj dratfabrikon. En la jaro 1821 la entreprenon akiris firmao Tlach kaj Keil, kiu ĉi tie fondis la unuan laminatejon en la ĉeĥaj landoj. La ferfabriko apartenis al tiu ĉi firmao ĝis la 1-a mondmilito, poste alternis pli da posedantoj, sed produktado ekde la ekonomia krizo en la 1930-aj jaroj stagnis kaj en la jaro 1947 ĝi estis definitive finita.
Loĝantaro
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 1 321 |
1880 | 1 429 |
1890 | 1 390 |
1900 | 1 403 |
1910 | 1 358 |
1921 | 1 203 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 1 449 |
1950 | 550 |
1961 | 486 |
1970 | 489 |
1980 | 373 |
1991 | 303 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 277 |
2011 | 274 |
2021 | 243 |
En Ondřejovice estas registritaj 161 adresoj: 155 daŭraj objektoj kaj 6 dumtempa aŭ refreŝigeja objekto. Dum popolnombrado en la jaro 2001 ĉi tie estis kalkulitaj 137 domoj, el tio 83 daŭre loĝataj.
Fotogalerio
- Ondřejovice
- Ondřejovice
- Limpasejo Ĉeĥio - Pollando
|