Omurbek Babanov (cirile Өмүрбек Бабанов) | |||||
---|---|---|---|---|---|
Omurbek Babanov, en oktobro 2011 | |||||
Persona informo | |||||
Өмүрбек Токтогулович Бабанов | |||||
Naskiĝo | la 20-an de majo 1970 (nun 53-jara) en Kirgiza Soveta Socialisma Respubliko | ||||
Religio | sunaismo vd | ||||
Ŝtataneco | Kirgizio vd | ||||
Alma mater | Rusia Ŝtata Agrikultura Universitato vd | ||||
Partio | Respublika | ||||
Profesio | |||||
Okupo | entreprenisto • politikisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Omurbek BABANOV (kirgize Өмүрбек Бабанов , naskiĝis la 20-an de majo 1970 , do nun 53-jara) estas kirgiza entreprenisto (pri nafto) kaj politikisto kaj konsideriĝas unu el la plej riĉaj entreprenistoj de Kirgizio En junio 2010 li fondis la politikan partion Respublika. Por la parlamenta baloto de 2010 la partio kampanjis per programo substrekanta la etnan diversecon de Kirgizio. La partio ricevis la voĉojn el 13 procentaĵoj de la voĉdonintoj en tiu parlamenta baloto - el tio rezultis 23 el la 120 parlamentanaj seĝoj por la partio. Tiubalote ĝi estis la kvara el kvin partioj, kiu ricevis pli ol 5 procentaĵojn de ĉiuj voĉoj kaj sekve rajtas reprezentiĝi en la parlamento.
La 30-an de novembro 2010 en la kirgiza parlamento tri ĉefaj partioj subskribis interkonsenton kaj sekve formiĝis registara koalicio: Omurbek Tekebajev (partio Ata Meken) iĝis parlamenta parolisto, Almaz Atambajev (Socialdemokratia Partio de Kirgizio) ĉefministro kaj Omurbek Babanov vica ĉefministro.
Eksteraj ligiloj
- informoj pri li en la retejo centrasia.ru (ruse) Arkivigite je 2017-08-28 per la retarkivo Wayback Machine