Omraam Mikael Ajvanhov | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 31-an de januaro 1900 en Srpci, Otomana Imperio | |
Morto | 25-an de decembro 1986 (86-jaraĝa) en Fréjus, Francio | |
Lingvoj | franca • bulgara vd | |
Ŝtataneco | Bulgario • Francio vd | |
Profesio | ||
Okupo | filozofo • instruisto • verkisto vd | |
Filozofo | ||
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Omraam Mikael Ajvanhov - bulgare Омраам Микаел Айванхов, france Omraam Mikhaël Aïvanhov, denaske Михаил Иванов (Miĥail Ivanov) - estis devene bulgara filozofo, pedagogo kaj astrologo. Li estis disĉiplo de Petr Deunov (Beinsá Dunó), la fondinto de la Universala Blanka Frataro. Ekde la jaro 1937 Omraam Mikael Ajvanhov vivis kaj instruis en Francio. Dum la sekvaj 49 jaroj, ĝis sia morto, li disvolvis la instruadon de la "Universala Blanka Frataro", donante pli ol 5000 prelegoj.
Li instruis precipe en Francio, sed ankaŭ vojaĝis multe, en Svislando, Kanado, Usono, Britio kaj Skandinavio. Mem li tute nenion fiksis skribe, sed liaj disĉiploj publikigis lian verkaron en 44 poŝlibretoj kaj 32 kompletaj verkoj surbaze de liaj prelegoj. Liaj pensoj grave influis la movadon pri Nova Epoko en la 20-a kaj 21-a jarcentoj.
Esperanto-tradukoj
Claude Piron tradukis kvar librojn de Omraam Mikael Ajvanhov. Ili aperis ĉe eldonejo Prosveta:
- Espero por la mondo: spirita galvanoplast. N° 214-Eo, eldonita en 1991. Temo: Kiel plibonigi la rilatojn inter viro kaj virino.
- La jogo de nutrado. N° 204-Eo, eldonita en 1992. Temo: Gravas ne kion sed kiel ni manĝas.
- Sub la signo de la Kolombo: paco regu. N° 208-Eo, eldonita en 1995. Temo: Vera paco komenciĝas nur, kiam ni instalis ĝin ene de ni mem.
- Oraj reguloj por la vivo ĉiutaga. N° 227-Eo, eldonita en 2002. Temo: Kapabli transformi okazaĵon, anstataŭ pasive travivi ĝin suferante.
En 2015 aperis kvina tradukita libro: La homo, konkere al sia destino. N° 202-Eo, eldonita en 201. Temo: Respondoj al multaj el niaj demandoj.
Internacia Fondaĵo pretas senpage donaci (ĝis elĉerpiĝo de la stoko) tiujn 5 librojn al la Esperanto-bibliotekoj, kiuj petos ilin. La Fondaĵo mem pagos la sendokostojn.[1]