Terminego estas vorto, esprimo aŭ frazo kiu kovras larĝan gamon de aĵoj aŭ funkcioj kiuj ĉiuj falas sub ununura komuna kategorio. Ekzemple, kriptologio estas terminego kiu enhavas kriptografion kaj kriptoanalizon, inter aliaj fakoj.
Terminego estas uzata por priskribi multajn grupojn de rilataj aĵoj. La grado de rilato povas varii, eĉ havi minimuman rilaton, sed terminegoj ofte havigas malmultajn detalojn pri aĵoj priskribitaj aŭ pri la rilatoj inter ili, sed estas facile direblaj kaj memoreblaj. Terminegoj povas originiĝi kiel slango, kaj eventuale integriĝas en la ĝenerala vortaro.
Ekzemploj de terminegoj
- En arkeologio kaj antropologio:
- Tomba donaco - ili estas "esence" en ĉiu homa kulturo/"tribo".
- Menhiro - de diversaj formoj.
- Aliaj
- Daltonismo - variaj prikoloraj vidkapablaj problemoj
- Glaŭkomo - nomo por variaj kondiĉoj kiuj damaĝas la vidan nervon[1]
- Intelekta propraĵo - terminego por kelkaj rajtoj en netuŝeblaj aĵoj
- Psikozo - priskribas naŭ diferencajn diagnozojn
- Transgenrulo - nombraj diversaj manifestaĵoj
Referencoj
- ↑ Arthur J. Sit, MD (23a de Aprilo, 2006) Many types of glaucoma, one kind of damage to optic nerve. Chicago Tribune. Arkivita el la originalo je 2012-10-06. Alirita 2015-08-18. “Glaucoma is a broad term for a number of different conditions that damage the optic nerve”.
Literaturo
- (1992) Random House Webster's College Dictionary. Nov-Jorko: Random House.
- Cascone, The Aesthetics of Failure "..an umbrella term for alternative, largely dance-based electronic music (including house, techno, electro, drum'n'bass, ambient).."
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.