Omar Sulejman عمر سليمان | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
عمر سليمان | |||||
Naskiĝo | la 2-an de julio 1936 (nun 87-jara) en Kina, Egiptio | ||||
Morto | 19-an de julio 2012 en Klevlando | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | korinfarkto vd | ||||
Religio | sunaisma islamo | ||||
Lingvoj | araba • egipt-araba vd | ||||
Ŝtataneco | Egiptio vd | ||||
Alma mater | Egipta Milita Akademio • Universitato de Kairo • Milita Lernejo M. V. Frunze • Ain Shams University vd | ||||
Partio | Naci-demokratia partio de Egiptio | ||||
Profesio | |||||
Okupo | diplomato • politikisto • militisto vd | ||||
Aktiva dum | 1954– vd | ||||
| |||||
16-a vicprezidanto de Egiptio | |||||
Dum | 29-a de januaro 2011 – | ||||
direktoro de la sekreta servo de Egiptio | |||||
Dum | 23-a de januaro 1993 – 29-a de januaro 2011 | ||||
Sekvanto | Murad Muŭafi | ||||
egiptia armeestro (nuna rango generalleŭtenanto) | |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Omar Sulejman (arabe عمر سليمان, naskiĝis la 2-an de julio 1936 , do nun 87-jara) estas egipta armeano kaj politikisto. La 29-an de januaro 2011 li estis nomumita vicprezidanto de Egiptio (antaŭe tiu pozicio ne estis uzita dum 20 jaroj), post kiam inter la 23-a de januaro 1993 kaj la 29-a de januaro 2011 li estis direktoro de la sekreta servo de Egptio kaj estis konsiderata unu el la tutmonde plej potencaj ĉefoj de spionaj organizaĵoj. Li naskiĝis en la egipta urbo Kina, kaj en 1954, en aĝo de 19 jaroj, translokiĝis al Kairo por membriĝi en la egiptia armeo kaj ties prestiĝa Militista Akademio. Armean edukon li interalie ricevis en Sovetunio, kaj kiel armeano li aktive partoprenis en la interna milito de Norda Jemeno (1962-1970), la Sestaga Milito (1967) kaj la Milito de Jom Kippur (1973).
Nur malmultajn tagojn post lia vicprezidantiĝo, la 4-an de februaro 2011 la novaĵagentejo Fox News sciigis, ke sekve de atenco kontraŭ li tiutage pereis 2 liaj korpogardistoj.