Olmos de Peñafiel
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 47318
Demografio
Loĝantaro 41  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 34′ N,  3′ U (mapo)41.571944444444-4.0425Koordinatoj: 41° 34′ N,  3′ U (mapo) [+]
Alto 782 m [+]
Areo 16 km² (1600 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Olmos de Peñafiel (Provinco Valadolido)
Olmos de Peñafiel (Provinco Valadolido)
DEC
Olmos de Peñafiel
Olmos de Peñafiel
Situo de Olmos de Peñafiel
Olmos de Peñafiel (Hispanio)
Olmos de Peñafiel (Hispanio)
DEC
Olmos de Peñafiel
Olmos de Peñafiel
Situo de Olmos de Peñafiel

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Olmos de Peñafiel [+]

Olmos de Peñafiel [OLmos depenjaFJEL] estas municipo en la oriento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Campo de Peñafiel (Kamparo de Peñafiel) en la sudoriento de la provinco. La loknomo Olmos de Peñafiel estas etimologie komprenebla kiel Ulmoj de Peñafiel.

Olmos de Peñafiel en la provinco Valadolido.
La komarko Campo de Peñafiel de la provinco Valadolido, malhelblue, sudoriente.

Geografio

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 16,07 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 53 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 40 el la 1991.

Ĝi distas 64 km de Valadolido, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Torrescárcela, Cogeces del Monte kaj Campaspero, norde de Cuéllar. Ĝia municipa teritorio estas ebeneca kaj trairata de la rojoj Botijas kaj Carramonte.

Historio

La areo apartenis unue al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

En Olmos de Peñafiel estis arestitaj El Empecinado kaj liaj ses dek homoj la 22an de Novembro 1823 fare de la reĝista roto de Roa, estritaj de la komandanto Miguel Abad kie en Nava de Roa transdonis lin al la urbestro de Roa, Gregorio González Arranz. El Empecinado estos ekzekutita.

Aktualo

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de Sankta Engracia de la 16-a jarcento.

Vidu ankaŭ

Notoj

    This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.