Olmos de Ojeda | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 34488 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 179 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 2 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 43′ N, 4° 25′ U (mapo)42.723611111111-4.4244444444444Koordinatoj: 42° 43′ N, 4° 25′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 925 m [+] | ||
Areo | 103,6 km² (10 360 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Olmos de Ojeda [+] | |||
Olmos de Ojeda [OLmos deoĤEda] estas municipo en la nordokcidento de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Páramos-Valles en la subkomarko Boedo-Ojeda. La loknomo Olmos de Ojeda povas esti komprenata etimologie kiel Ulmoj de Ojeda, alude al la subkomarko.
Geografio
Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 103,60 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 187 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 400 ĝis 500 loĝantojn el la jaro 1900. Ĝi distas 88 km de Palencio, provinca ĉefurbo.
La municipa teritorio enhavas ankaŭ la submunicipojn: Amayuelas de Ojeda, Moarves de Ojeda, Montoto de Ojeda, Pisón de Ojeda, Quintanatello de Ojeda, San Pedro de Ojeda, Vega de Bur kaj Villavega de Ojeda. La loĝloko Olmos de Ojeda mem, kie estas la urbodomo de la municipo, je 1a de Januaro 2020, enhavis nur 39 loĝantojn, laŭ la Instituto Nacional de Estadística (INE).
Historio
La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. En 1971 oni kunigis la municipojn Olmos de Ojeda kaj Vega de Bur, kaj oni establis la sidejon de la nova municipo en Olmos de Ojeda.
Aktualo
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo de Sankta Eŭlalia de Olmos (en la foto de la tabelo) kaj aliaj preĝejoj.
Bildoj de la preĝejo de Sankta Johano Baptista de Moarves de Ojeda
- Bildaro super la pordego.
- Detalo de Pantokrator.
- Detalo de kapitelo kun Simpsono kaj la leono.
- Detalo de kapitelo kun militistoj.
- Detalo de kapitelo kun dancistinoj kaj muzikistoj.
- Virgulino kun infano en San Juan Bautista
- Detalo de baptujo.
- Interno de San Juan Bautista.