Olmedilla de Alarcón | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio | |||
|
| ||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Kvenko | ||
Poŝtkodo | 16118 | ||
Retpaĝaro | [] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Raúl Zamora (PP) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 164 (2016) | ||
Loĝdenso | 4,28 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 37′ N, 2° 6′ U (mapo)39.613611111111-2.1063888888889Koordinatoj: 39° 37′ N, 2° 6′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 820 m [+] | ||
Areo | 38,31 km² (3 831 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Olmedilla de Alarcón [+] | |||
Olmedilla de Alarcón [olmeDIja de alarKON] (Ulmareto de Alarcón) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.
Loĝantoj
La loĝanto nomiĝas olmedillano. La censita loĝantaro en 2016 estis de 164 loĝantoj kaj la denseco estas de 4,28 loĝ/km².
Situo
Olmedilla de Alarcón estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Kvenka Manĉeto en la sudorienta parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 323 m super marnivelo; je 79 km el Kvenko, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 38,31 km². La geografiaj koordinatoj estas 37º 56' N, 6º 37' Ok.
Ĝi estas situanta en la maldekstra bordo de la rivero Júcar. Ĝi troviĝas inter Motilla del Palancar kaj Buenache de Alarcón, proksime de Alarcón, urbeto el kiu ĝi dependis historie.
Historio
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 2,289 loĝantoj en 1950 al 164, tio estis oni perdis pli ol 300 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Olmedilla de Alarcón, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Olmedilla de Alarcón kie oni falis al la nunaj 164.
Ekde la Hispana transiro al la demokratio la urbestro estis foje de la dekstra partio PP kaj foje de la maldkestra PSOE.
Ekonomio
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.