1931, Vieno, Aŭstrio, Praterstadiono.

Olimpiko de laboristoj estis sporta evento okazinta inter la Unua kaj Dua mondmilitoj. La ĉeforganizanto estis la "Internacio de Sporto" kun sidejo en Luzerno, Svislando; en jaro 1928 ĝi estis alinomata "Socialista Laborista Sport-Asocio".

Lokoj de la olimpikoj

Vintraj olimpikoj

Historio

Jam en jaro 1913 asociiĝis laboristaj sportistoj sub nomo Asocio Socialista Internacio. Pro eksplodo de la Unua mondmilito ĝi ne ekaktiviĝis. La asocio refondiĝis en jaro 1920 en Luzerno, Svislando. La fondintoj de laborista sportasocio kritikis la oficialan olimpikon fonditan de Pierre de Coubertin per jenaj argumentoj:

  • La Olimpiko precipe servas al konkurenco inter nacioj "kvazau milito per sportaj rimedoj".
  • Alternative la laborista olimpiko emfazu la spirit-fizikan aspiron de tutmonda laboristaro.

La olimpikon de laboristoj konkurencis la "Spartakiado" organizita de Komunista Partio de Sovetunio en jaroj 1956-1991.

1925

En la laborista olimpiko en Frankfurto, la 24-an ĝis 28-a de julio 1925 partoprenis 3000 sportistoj el 11 landoj: nome Germanio, Aŭstrio, Svisio, Ĉeĥio, Pollando, Palestino, Latvio, Finnlando, Britio, Francio, Belgio, krom delegacioj el libera urbo Danzig/Dansk kaj el sudeta lando. Ili kolektiĝis sen naciaj emblemoj aŭ aliaj signoj, sub solena muzikaĵo de la "Internacio" laboristoj paŝis en la stadiono. La olimpikon kunlabore organizis laborista gimnastika kaj atleta sportasocioj kun la bicikla-motorcikla ligo "Solidareco" kun 300 000 membroj. Okazis piedpilka turniro, akvosporto, gimnastiko, kaj amasa subĉiela spektaklo. Entute partoprenis pli ol 100 000 laboristoj, kaj spektantoj 450 000.

1931

La dua Olimpiko de laboristoj okazis en Vieno la 19-an ĝis 26-a de julio 1931: estis amasa prezentado kun karaktero klasbatalanta. Tiufoje partoprenis 25 000 sportistoj en nove konstruita stadiono "Prater" kun naĝ-basenoj. Konkursoj okazis en 117 sporto-branĉoj. Komenciĝis la laborista olimpiko per "festo de infanoj kaj adoleskoj". Ĉe la solena inaŭguro elpaŝis delegacioj milope. Pro la faŝista puĉo en Italio mankis ties delegacio - tial laboristoj omaĝis la laboristojn el Italio per mallevo de siaj standardoj. Krom la sportaj konkursoj oni organizis kulturajn spektaklojn. La apogeo estis amasa teatraĵo kun 3000 atletoj: ĝi montris la laboristan emancipiĝon kaj frakason de kapitalismo. En lasta akto kreviĝis alegoria kranio de kapitalisto. Finiĝis la spektaklo per komuna kanto de "la Internacio". Dum lasta tago konkludis la olimpikon grandioza festo de lumo je 26-a de julio: operejo, urbodomo kaj parlamentejo estis iluminitaj per miloj da lampoj. La manifestacion partoprenis dum kvin horoj centmil torĉ-portantoj per slogano: "Por malarmado kaj komuna paco".

Same kiel dum la unua olimpiko estis produktita propagand-cela filmo fare de Internacio por laboristoj. Ties ĝenerala sekretario, Friedrich Adler, komentis entuziasme: "Tiu ĉi olimpiko estu vojmontrilo por la laborista klaso."

En la socialista Olimpiko 1931 en Vieno, Esperanto estis uzata kiel oficiala lingvo – buŝe kaj skribe.[1]

1937

La olimpiko okazis en Antverpeno en 1937, sed duoniĝis pro la frakaso de laboristaj asocioj en Aŭstrio kaj Germanio. Sed sub la signo de popola fronto, debutis reprezentantoj el Sovetunio. Ankaŭ delegitaroj de elmigrintoj el Aŭstrio kaj Germanio partoprenis. La plej grandan aplaŭdon rikoltis delegacio de kontraŭfaŝistaj batalantoj el Hispanio, kie jam estis okazanta la Hispana Enlanda Milito. La amasa publiko skandis: "no pasarán, no pasarán" kiam la kontraŭfaŝistoj en la stadiono flirtigis sian standardon ruĝ- flav-violan de Hispana Dua Respubliko. La olimpika komitato proklamis la devizon: "Kontraŭ milito, kontraŭ diktaturo, por laboro, libero, demokratio. La sportistoj el Sovetunio eminentis, gajnis tri mondajn rekordojn, kaj unu eŭropan, kaj venkis en piedpilka turniro. Tamen kelkaj socialdemokrataj laboristoj plendetis, ĉar por la finalo alflugis du novaj futbalistoj.

Referencoj

  1. en Bernd Krause: "Esperanto und Olympia - Aspekte einer Berührung" (germane: "Esperanto kaj la Olimpikoj - aspektoj de tuŝo") en Jahrbuch der Gesellschaft für Interlinguistik 2019, citaĵo "Spite de diversaj publikaj diskutoj pri la verŝajne positivaj efikoj rezultontaj el la uzado de la internacia lingvo, Esperanto neniam trovis sian vojon en sporton mem. Ĉar la Olimpika Komitato ĉiam persistis pri la uzado de la Angla kaj la Franca kiel oficialaj lingvoj, fiaskis klopodoj establi Esperanton kiel internacian Olimpikan lingvon. [...] En laborista sporto, precipe en la Internaciaj Laboristaj Olimpiadoj aranĝitaj inter la Mondaj Militoj, Esperanto havis nekompareble pli grandan sukceson [...] Dum la socialista Olimpiado 1931 en Vieno, Esperanto estis uzata kiel oficiala lingvo – buŝe kaj skribe." - resumo pli bone legebla ĉi tie.


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.