Olympiakos Pireo
vira futbala teamo
Kluba nomo ΠΑΕ Ολυμπιακός Σ.Φ.Π., PAE Olimpiakos S.F.P.
Fondita la 10-an de marto 1925
Stadiono stadiono Karaiskakis
Kapacito 33 296
Prezidanto Grekio Evangelos Marinakis
Trejnisto Hispanio Míchel
Ligo supera ligo de Grekio
2021/21 1-a pozicio, supera ligo de Grekio
Oficiala retejo  olympiacos.org
Hejme
Ekstere
la stadiono

Olimpiakos Pireo FK (greke ΠΑΕ Ολυμπιακός Σ.Φ.Π., ofte nur Ολυμπιακός, Olimpiakos) - estas unu el la pli konataj futbalkluboj de Grekio. Kiel la nomo indikas, ĝi baziĝas en la urbo Pireo, havena proksime al Ateno. Ĝi agadas kadre de la Grekia Futbala Federacio. En la sezono 2021/22, la unua vira teamo de la klubo atingis la 1-an pozicion de la supera ligo de Grekio, la rekordan 47-an jaron en la historio de greka futbalo, multe pli ol iu alia teamo, do je plena rajto konsideriĝas la plej bona vira futbalteamo de la lando, ĉe se en 2022-23 ĝi nur atingis la duan lokon.

La 10-an de aŭgusto 2021 la unua vira teamo en ĉeesto de pluraj esperantistoj, interalie la germano Wieland Pusch, post longe egala rezulto kaj fina penalado per rezulto de 3:6 goloj malvenkis kontraŭ Ludogorec Razgrad, la aktuale plej bona vira futbalteamo de Bulgario, en antaŭmatĉo de la Ligo de Ĉampionoj de UEFA.

Eksteraj ligiloj


la en la nacia ligo Σούπερ Λίγκα, Soúper Línka, plej sukcesa unua vira teamo de la klubo en la Ligo de Ĉampionoj de UEFA 2007/2008



This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.