Olibano (arabe, لبٌان, Lubban = lakto) estas aroma rezino eligata el la blanka suko de la abisino (arbo el la genro Boswellia, aparte Boswellia sacra (syn. B. carteri, B. thurifera) (Burseracoj). Ĝi estas uzata kiel incenso aŭ medikamentero kaj por mumiigo.
Olibano estis malŝpare uzata en religiaj ritoj. Laŭ la Evangelio de Mateo 2:11, oro, olibano, kaj mirho estis la tri donacoj al Jesuo de la tri orientaj saĝuloj. La kresko de Kristanismo mallevis la merkaton por olibano dum la 4-a jarcento. Tamen, dezertigado de la karavanaj vojoj kaj atakoj de la nomadaj Partoj faris olibanon preskaŭ nehavebla post jaro 300.
Laŭ legendo, la Romia imperiestro Nerono bruligis jaran kvanton da olibano, kiu estis intencata por Romio, dum la funebra ceremonio de sia edzino Popaea.
Historie la regiono Dofaro, en Omano, estis la ĉefa fonto de olibano en la mondo.