Olga Varjú | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 12-an de februaro 1957 en Jelka (Ĉeĥoslovakio) |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Olga Varjú, laŭ hungarlingve kutima nomordo Varjú Olga estas slovaka-hungara aktoro.
Olga Varjú naskiĝis la 12-an de februaro 1957 en Jelka (Ĉeĥoslovakio).
Biografio
Olga Varjú apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio. Ŝi havis rolojn en la hungarlingva teatro de Komárno en la teatra jaro de 1977. Ŝi lernis en studio de Nacia Teatro (Budapeŝto) inter 1978-1980. poste ŝi akiris aktoran diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1984. Ŝia ĉefinstruisto estis Zsuzsa Simon. Post siaj studoj ŝi aliĝis al trupo de Teatro de Nyíregyháza, kie ŝi restis ĝis 2004, escepte inter 1989-1992 (Teatro Csiky Gergely (Kaposvár)) kaj inter 1992-1994 (Nacia Teatro (Miskolc)). Ekde la teatra jaro 2004 ŝi estas membro en malgranda teatro. Ŝi ricevis premiojn inter 1989-2000.
Elektitaj teatraj roloj
- William Shakespeare:
- Hamleto - Gertrude
- Epifanio: aŭ kiel vi volas - Viola
- La gajaj edzinoj de Windsor - S-ino Ford
- Friedrich Schiller:
- Kabale und Liebe - Lady Milford
- Maria Stuart - titolrolo
- Anton Ĉeĥov: Tri fratinoj - Maŝa
- Gábor Presser: Bonan vesperon somero, bonan vesperon amo (teatra versio) - Zsuzsanna
Elektitaj filmaj roloj
- Itt a vége, pedig milyen unalmas napnak indult (1995)
- Felnőttfilm (2009)