Olga Fehér | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Fehér Olga | ||
Naskiĝo | 10-an de decembro 1885 | |
Morto | 15-an de januaro 1975 (89-jaraĝa) | |
Profesio | ||
Okupo | ĵurnalisto vd | |
Olga FEHÉR [fehe:r] estis rumania hungara ĵurnalistino, verkistino. Ŝi naskiĝis en Kecskemét la 10-an de decembro 1885 kaj mortis en Temeŝvaro la 15-an de januaro 1975.
Kariero
Olga Fehér publikigis siajn novelojn en Ország-Világ. Dum la unua mondmilito ŝi estis militrapostisto. Mallongtempe ŝi redaktis la gazeton Belgrádi Hírek. Post la mondmilito ŝi loksidiĝis en Temeŝvaro. En la komenco de la 20-aj jaroj ŝiaj publikaĵoj aperis en Temesvári Hírlap. Pli poste ŝi malfermis reklamagentejon en Temeŝvaro.
Verkoj
- Vallomások (noveloj, Bp. 1912);
- Asszonyvándorlás a harctéren (raportaĵoj, Bp. 1916);
- Hét novella (Tv. 1919).
Fonto
- RMIL Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.