Olea de Boedo | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 34407 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 36 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 5 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 37′ N, 4° 27′ U (mapo)42.608888888889-4.4497222222222Koordinatoj: 42° 37′ N, 4° 27′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 930 m [+] | ||
Areo | 8 km² ( 800 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Olea de Boedo [+] | |||
Olea de Boedo [oLEa deboEdo] estas municipo en la nordokcidento de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Páramos-Valles en la subkomarko Boedo-Ojeda.
Geografio
Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 8,14 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 41 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 140 loĝantojn el la jaro 1900. Ĝi distas 77 km de Palencio, provinca ĉefurbo.
Historio
La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.
Aktualo
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo, iama forĝejo nuntempe kultura centro kaj muzeo de loka pentristo Benjamín Jorde.