Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Oldřichovice |
Oldřichovice | |
germane Oldrzichowitz, pole Oldrzychowice | |
vilaĝo | |
Evangelia preĝejo en Oldřichovice | |
Oficiala nomo: Oldřichovice | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Moraviasilezia regiono |
Distrikto | Distrikto Frýdek-Místek |
Administra municipo | Třinec |
Historia regiono | Ĉeĥa Silezio |
Parto de | Teŝinio |
Montaro | Subbeskida montetaro |
Domoj | 867 2011 |
Situo | Oldřichovice |
- koordinatoj | 49° 39′ 13″ N 18° 39′ 01″ O / 49.65361 °N, 18.65028 °O (mapo) |
Katastro | 15,21 km² (1 521 ha) Oldřichovice u Třince |
Loĝantaro | 3 118 (2021) |
Denseco | 205 loĝ./km² |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 738 01; 739 61 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Oldřichovice (Třinec) | |
Portalo pri Ĉeĥio | |
Oldřichovice (pole Oldrzychowice, germane Oldrzichowitz) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de urbo Třinec en distrikto Frýdek-Místek. Ĝi troviĝas sude de Třinec. En la jaro 2011 ĉi tie estis registritaj 867 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 3 118 loĝantoj.
Oldřichovice situas en katastra teritorio Oldřichovice u Třince kun areo 15,21 km².
Historio
La vilaĝo estis konsisto de kameraj bienoj. En la jaro 1619 ĝi havis 45 domojn. Fine de la 18-a jarcento estiĝis en la munivipo evangelia lernejo. Laŭ indikoj el la jaro 1845 tiu ĉi lernejo havis 337 lernantojn. En la jaro 1939 Oldřichovice havis 2142 loĝantojn, al la silezia nacieco tiam anoncis sin 1983, al la pola nacieco 101, al la ĉeĥa 26 kaj al la germana 27 loĝantoj.
En la jaro 1980 Oldřichovice estis alligita al urbo Třinec.
Loĝantaro
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 1 398 |
1880 | 1 574 |
1890 | 1 713 |
1900 | 1 868 |
1910 | 2 009 |
1921 | 1 947 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 2 173 |
1950 | 2 058 |
1961 | 2 164 |
1970 | 2 541 |
1980 | 2 809 |
1991 | 2 794 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 3 063 |
2011 | 3 171 |
2021 | 3 118 |
Pola minoritato
En Oldřichovice estas agada loka asociiĝo Pola kulture-eduka asocio (PZKO). Enkadre de tiu ĉi loka asociiĝo ekzistas ekde la jaro 1979 danc-ensemblo Oldrzychowice.
Pluaj fotoj
- Oldřichovice
- Oldřichovice, preĝdomo
- Oldřichovice, Pola lernejo
- Monumento
- Oldřichovice, blov-orkestro
- Šiška fonto
|