Olcsvaapáti [olĉvaapAti] estas malgranda vilaĝo kaj municipo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg, en Distrikto Fehérgyarmat.
Bazaj informoj
- Areo: 11 km²
- Loĝantaro: 330
- Poŝtkodo: 4914
- Telefonprefikso: 44
Situo
Olcsvaapáti situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Tiso, laŭ dekstra bordo de Someş, Túr tie enfluas Tison, laŭ traira flankovojo.
Historio
La vilaĝo formiĝis ĉirkaŭ en 1573, tiam unuiĝis vilaĝoj Olcsva kaj Apáti. Olcsva menciiĝis unue en 1372. Proksime troviĝis abatejo, kiun la tataroj detruis en 1241. La abatejo ne rekonstruiĝis, nur oni fondis tie vilaĝon Apáti. La kampoj longe apartenis al familio Károlyi (kAroji).
Vilaĝservoj estas kuracejo, migra poŝto.
Vidindaĵoj
- kalvinana preĝejo de 1809, turo alkonstruiĝis poste
- kluzo ĉe kunfluejo de Tiso kaj Túr
- monumento pri falintoj de la 2-a mondmilito
Komunumoj pri apát (= abato) en Hungara reĝlando
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.