Olafur Eliasson | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de februaro 1967 (57-jaraĝa) en Kopenhago, Nordjylland |
Lingvoj | dana • germana |
Ŝtataneco | Reĝlando Danio • Islando |
Alma mater | Reĝa Dana Akademio de Arto |
Okupo | |
Okupo | vidartisto • skulptisto • fotisto • scenografo • fotoĵurnalisto • instalada artisto |
Verkoj | Riverbed New York City Waterfalls |
TTT | |
Retejo | https://olafureliasson.net/ |
- Ĉi tie estas islanda nomo. Plejmulto de islandanoj ne havas familiajn nomojn. La lasta nomo de ĉi tiu persono estas patronomo. Mencii lin oni povas sub lia persona nomo Ólafur.
Ólafur Eliasson (n. en Kopenhago, 1967) estas dana artisto, filo de islandaj gepatroj. Eliasson studis en la Reĝa Akademio de la Artoj de Kopenhago inter 1989 kaj 1995, kaj nuntempe loĝas en Berlino. Li reprezentis Danion en la Venecia Bienalo de 2003 kaj liaj verkoj aperis en pluraj muzeoj kaj artgalerioj internaciaj, inkluzive de la Muzeo Reĝino Sofia de Madrido en 2003, kaj Tate Modern en Londono. Lia verkaro esploras la rilatojn inter la naturo kaj teknologio.
Li kunplanis la koncertejon kaj kongresejon Harpa en Rejkjaviko, la ĉefurbo de Islando, kie en julio 2013 okatas la 98-a Universala Kongreso de Esperanto.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.