Ola de crímenes
filmo
Originala titolo Ola de crímenes
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 2018
Ĝenro komedia filmo
Reĝisoro(j) Gracia Querejeta
Rolantoj Maribel Verdú  Juana Acosta  Luis Tosar  Paula Echevarría  Javier Cámara  Raúl Arévalo  Antonio Resines  Aitor Beltrán
IMDb

Ola de crímenes [Ola deKRImenes] (Krimondo) estas hispana filmo de 2018 reĝisorita de Gracia Querejeta, ĉefrolulita de Maribel Verdú kaj produktorita de Telecinco Cinema.

Intrigo

Asier (Asier Rikarte) la filo de Leyre Blanco (Maribel Verdú), dommastrino bone divorcita, mortigas sian patron Cosme (Luis Tosar) dum kolera kverelo. Ŝi baraktas por kaŝi tion, kio rezultas nevole en kaosa krimondo en la urbo Bilbao. Dume, la nova edzino de la jam mortinto (Paula Echevarría) kaj ŝia insistema advokatino Susana Salazar (Juana Acosta) siavice klopodas kaŝi la enspezigan reton de korupto el kiu ili vivtenis sin. Sed neniu kalkulis la persekutlertecon fare de la eŭskaj policanoj Andoni kaj Juantxu (Antonio Resines kaj Raúl Peña) kiuj esploras la kazon.[1]

Geaktoraro kaj roluloj

La aktorino Maribel Verdú.
  • Maribel Verdú kiel Leyre Blanco
  • Juana Acosta: Susana Salazar, advokata de Cosme
  • Paula Echevarría: Vanesa, nova edzino de Cosme
  • Antonio Resines: Inspector Andoni Galartza
  • Raúl Peña: Inspector Juantxu
  • Miguel Bernardeau: Julen, amiko de Asier kaj fianĉo Leyre.
  • Asier Rikarte: Asier, filo de Leyre
  • Montse Pla: Evelyn, Zorgistino de Paqui
  • Teresa Lozano: Paqui, patrino de Leyre
  • Raúl Arévalo: Taksiisto
  • Luis Tosar: Cosme, patro de Asier kaj eksedzo de Leyre
  • Nora Navas: Ikerne, patrino de Julen
  • Javier Cámara: pastro

Referencoj

  1. , ŝlipo en Filmaffinity

Eksteraj ligiloj


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ola de crímenes en la hispana Vikipedio.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.